2009-07-06

La venezuela ekonomio sub Hugo Chavez

← Pedro Palma | Román Duque →

Du akademioj de Venezuelo: la Akademio pri Ekonomikaj Sciencoj kaj la Akademio pri Politikaj kaj Sociaj Sciencoj, per siaj prezidantoj: D-roj Pedro Palma Carrillo kaj Román Duque Corredor —respektive— prezentis informon titolita: "Venezuelo fronte al la krizo", kiu pritraktas la seriozan staton de la lando nun regita far Hugo Chavez Frías.

"Same kiel la plimilto el la landoj de la mondo, Venezuelo ne eskapos el la negativaj sekvoj de la tutmonda krizo afliktanta la mondon hodiaŭ, kun la disfalo de prezoj de petrolo: la fenomeno kiu plej rekte influos nin. Tamen, la severeco de ĉi tiuj sekvoj estos pli granda ol kia devus okazi, ĉar la efektivigo de serio da publikaj politikoj kaj registaraj agoj troigis la senŝirmecon de nia ekonomio antaŭ frapoj el ekstero." Ĉi tio, inter aliaj, estas unu el la plej gravaj konkludoj de evento okazinta lastatempe en Karakaso, organizita far la menciitaj naciaj akademioj de Venezuelo, kie ili publikigis la dokumenton pri siaj esploroj.

Estas maltrankviliga la informo, des pli ĉar ĝi prezentas ege objektivan analizon —sen politikaj nuancoj— kaj zorgas pri la stato de la lando. Krom la prava rezonado pri kiel estas nun la venezuela ekonomio kaj pri kio devas esti farata, la dokumento alvenas al konkludo nerebatebla: "nepras ŝanĝo en la direkto de la stirado de la lando." Dro. Palma asertas: "La senbrida superbordiĝo de elspezado de Petroloj de Venezuelo [PDVSA] daŭre produktos seriozajn sekvojn al la ekonomia krizo de la lando", kaj li kredas ke "la politiko trovastiga pri publika elspezado farita inter 2004 kaj 2007 —jaroj kun altaj prezoj de petrolo— estis nesufiĉa por kovri tiujn elspezojn. La nacia registaro devigis al PDVSA fari grandajn kontribuaĵojn al la Fonduso por Nacia Evoluado [FONDEN] por la importado de manĝaĵoj, por financi sociajn programojn, ... por aĉeti kompaniojn (multaj ŝtatigitaj kaj senrilataj al petrola entreprenado).

La dokumento montras ke la nuna ekonomia situacio, ŝuldiĝas al nescio pri la ekonomia sistemo konstitucia, kaj ke "la senbrida superbordiĝo de la publika elspezado inter 2004 kaj 2008 estis tia ke ne sufiĉis la impostaj enspezoj tiel ke oni kompromitis la ĉefan industrion de la lando, kio kaŭzos malpliigon en ĝia produktada kapablo, pliigon de kostoj kaj misproporcian altigon de ĝia pasivo (ŝuldoj)." Pedro Palma aldonis: "ni iras survoje al stato de ekonomia kuntiriĝo por la venontaj monatoj kaj estas probable ke la venonta jaro ankaŭ estos kompleksa kaj malfacila." Laŭ S-ro Palma, la Banko Centra Venezuela [BCV] transdonis pli ol 30 miliardoj da dolaroj el la internacia rezervo al FONDEN sen ajna kompenso kaj ĉi tio implicis tre gravan malkapitaligon de BCV.

Román Duque Corredor, siaflanke diris: "La sistemo pritemata en la Konstitucio ekskluzivas ĉiun politikan 'dogmismon'" kaj ke tio kio farendas estas "estigi ekvilibron inter la reguligaj funkcioj de la ŝtato kaj la libera entreprenemo."

La konkludoj ankaŭ pritraktas: La triviĝon de la fizika infrastrukturo kaj la moralan dekadencon ĉiam pli enradikiĝanta, atestita far la senbrida korupto, far la disvastiĝo de krimo kaj far la plioftiĝantaj vundoj al la fundamentaj rajtoj de la civitanoj. La dokumento ankaŭ mencias la ripetitajn kaj plioftiĝantajn malobservojn de la principo de laŭjura ŝtato, kio estas ebla pro la kompleta manko de sendependeco de la publikaj instancoj, kiuj nun agas nur konforme al la gvidlinioj ricevitaj el la Ekzekutivo kaj konforme al ideologio "revolucia" trudita perforte.

Informofontoj hispanlingvaj:
www.entorno-empresarial.com
www.cadenaglobal.com
www.eluniversal.com
www.eltiempo.com.ve

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361