2009-08-01

Tŭitero

Malgraŭ la nuntempa furoro kaj ĉiea apero de mencioj pri Tŭitero, ĝis antaŭhieraŭ mi ne esploris iom detale pri la afero. Mi legis kelkajn opiniojn pri ĝi, ekzemple:
Tom Sutcliffe: "[Tŭitero estas] ankoraŭ plia kontribuaĵo al informa troŝarĝo, uzata far homoj, kiuj kredas ke sia elekto pri matenmeza trinkaĵo devas esti diskonigita al la mondo." [anglalingva artikolo]
Tian opinion iel pravigas blogaĵo de esperanten.wordpress.com, sub linio "Tŭitera retejo diras:"
Pri la informa troŝarĝo mi ion skribis antaŭe.
Do, post tiu legado, kaj ankaŭ laŭ mia persona rigardo pri la tŭiteraj mesaĝoj, ekzemple per Monitter kaj TweetScan, mi —iome sarkasme— konkludas: Tŭitero estas loko kie homoj kiuj havas nenion por fari, ĝin faras tie.

Tamen, malsimile al tiaj "negativaj" taksoj pri Tŭitero, ĉi-semajne alvenis al mi poŝte la (papera) revuo Symmetry, julia numero, de Fermilab/SLAC, kaj en ĝia tria paĝo mi trovis pozitivan takson far Karin Fornazier pri Tŭitero en scienca aplikado. [Legeblas en La Reto la revuo, kaj la artikolo "Twitter: micro blogging for a macro science network"].

Fine, mi decidis almenaŭ lerni plu pri Tŭitero kaj provi ĝin; hieraŭ mi kreis konton en ĝi [twitter.com/SkribitajPensoj] kaj serĉis kelkajn "tŭiterantojn" kiuj skribas en La Internacia Lingvo, por sekvi iliajn mesaĝojn.
Nu, mi kredas ke mi ne estos ofta uzanto de tiu sistemo

Etiquetas: , ,

2 Komentoj:

Blogger Tonyo diris ...

Ho, ĝi povas taŭgi por io: mi kreis kurson de Esperanto tie :)
Vidu http://twitter.com/cursoesperanto

9/12/2009 09:00:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Tonyo,
Ja, tio estas kreiva utiligo de tiu sistemo.
Gratulon!
Mi vidis la mesaĝojn en la paĝo, kaj ankaŭ la rapidan kreskon de la sekvantoj.

9/14/2009 05:21:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361