2009-07-24

Internet Explorer malaktivigita. Kiel mi faris.

Mi kutimas ŝalti mian komputilon al elektro sen konekto al interreto (= sen elektro en la kabla modemo), por certigi ke unue lanĉiĝas la protektantaj programoj ZoneAlarm kaj Avast.
En mia komputilo (kun vindozo XP) mi ne uzas la mikrosoftan retkrozilon Internet Explorer (IE), mi uzas Mozilla Firefox. Tamen, ekde kelkaj monatoj antaŭe, okazis ke mi ŝaltas la komputilon kaj post momento aperis mesaĝo de IE raportante ke ne ekzistas interreta konekto. Pro tio, ke mi ne volas ke IE ruliĝu, mi volis forviŝi la programon IE el mia komputilo, tamen mi ne sukcesis: la dosiero reaperadis. Tiam mi serĉis en la reto informojn pri tio, kaj kion mi trovis estas plimalpli ke: "IE estas parto de vindozo XP kiu ne povas estis forviŝita (sen kaŭzi seriozan problemon)".
Mi trovis poste simplan "solvon": iri al la "Administrilo de taskoj de vindozo" (tri klavoj samtempaj: Ctrl Alt Del), kaj tie finigi la procezon "iexplore.exe". Simpla procedo, sed iom peza ĉar mi devis fari tion ĉiufoje kiam mi ŝaltas la komputilon.
Do, poste mi serĉadis en la programetoj kiuj diras kiujn procezojn vindozo lanĉas kiam ĝi ekruliĝas ("start-up processes"). Tamen mi ne sukcesis trovi kie diras ke iexplore.exe lanĉiĝu.

Feliĉe, hieraŭ mi trovis en La Reto simplan programeton konsistanta el ordonoj (".bat") por la sistemo "DOS" kiu plenigas la "miraklon" kiun mi serĉadis: malaktivigi la procezon IEXPLORE.EXE de unufoje por ĉiam, ĝis kiam mi decidu reaktivigi ĝin (se iam).
Simple: oni kreas du tekstajn dosierojn (malsupre montritaj) kaj nomas la unuan "Malaktivigi-IE.bat", kaj la duan "Aktivigi-IE.bat". Oni konservas tiujn du programetojn ie ajn, prefere kunajn. Por malaktivigi IE, simple mi duoble-klakis "Malaktivigi-IE.bat", vindozo plendis pri la farota ŝanĝo per averto-fenestro, mi konfirmis ke ne gravas, ke mi volas fari la ŝanĝon.
Tion mi faris hieraŭ. La "vero-momento" estis hodiaŭ kiam mi ŝaltis la komputilon kaj ne aperis la ĝena mesaĝo de IE raportante ke ne ekzistas interreta konekto. Mi malfermis la fenestron "Administrilo de taskoj de vindozo" (Ctrl Alt Del) kaj vidis ke, fakte, ne ekzistis la procezo "iexplore.exe". Morto konfirmita!.

Eble vi volas fari same, do, mi montras la du programetojn. Oni supozas ke "Internet Explorer" estas en la disko "C" sub "C:\Program-dosieroj\", se en via komputilo ĝi ne troviĝas tie, faru la necesan ŝanĝon.


Malaktivigi-IE.bat

@echo off
C:
cd "\Program-dosieroj\Internet Explorer"
if not exist IEXPLORE.EXE goto Fino
if exist IEXPLORE.EX_ del IEXPLORE.EX_
if not exist IEXPLORE.DIR md IEXPLORE.DIR
if not exist IEXPLORE.DIR goto Fino
attrib -r -h -s IEXPLORE.EXE
ren IEXPLORE.EXE IEXPLORE.EX_
if exist IEXPLORE.EXE goto Fino
ren IEXPLORE.DIR IEXPLORE.EXE
echo IE estas malaktivigita nun.
echo Alklaku "Cancel","Yes" en File Protection restore.
echo Por reaktivigi IE, lancxu Aktivigi-IE.bat
:Fino 

Aktivigi-IE.bat

@echo off
C:
cd "\Program-dosieroj\Internet Explorer"
if not exist IEXPLORE.EX_ goto Fino
if not exist IEXPLORE.EXE goto Aktivigi
attrib -r -h -s IEXPLORE.EXE
rd IEXPLORE.EXE
if exist IEXPLORE.EXE del IEXPLORE.EXE
:Aktivigi
ren IEXPLORE.EX_ IEXPLORE.EXE
echo IE estas aktivigita nun.
:Fino

Etiquetas: , , , ,

6.2914-75.5361