2009-08-07

La Granda Koliziigilo de Hadronoj, duonenergie

La Granda Koliziigilo de Hadronoj (angla mallongigo: LHC) ekfunkcios almenaŭ ĉi-jare kaj dum parto de 2010 kun duono el ĝia celata energio. La Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro, konata per mallongigo CERN, decidis uzi energion de 3.5 TeV en ĉiu partikla radiaĵo, kiam la akcelilo ekfukciu en Novembro ĉi jara.
Ĉi tiu novaĵo venas post provoj kompletigitaj pasintsemajne pri la elektraj konektoj de la akcelilo. La Ĝenerala Direktoro de CERN, Rolf Heuer, diris: "Ni elektitis 3.5 TeV por komenci, ĉar tio permesas ke la funkciigantoj de la akcelilo akiru sperton por regi sekure la maŝinon dum ili malfermas novan regionon de eltrovoj por la eksperimentoj."
Sekve de la okazaĵo de la 19a de Septembro de 2008, kiu devigis haltigon de la akcelilo, la provoj koncentriĝis en la 10,000 alt-kurentaj superkonduktivaj konektoj kiel tiu, kiu misfunkciis. Ĉi tiuj konsistas el du partoj: la superkonduktilo mem, kaj kupra stabiligilo kiu portas la kurenton se la superconduktilo varmiĝas kaj do finas sian superconductivecon. En ilia normala superkonduktiva stato, ekzistas eteta elektra rezisteco trans ĉi tiuj konektoj, sed en areto da kazoj oni trovis nenormale altan rezistecon en la superkonduktilo. Ĉi tiuj estas riparitaj. Tamen, restas kelkaj kazoj kie la rezisteco en la konektoj de la kupraj stabiligiloj estas pli altaj ol kiom devus esti por funkciigo ĉe plena energio. La lastaj provoj kontrolis la rezistecon de la kupraj stabiligiloj, kaj ilin riparis se necese.
"Nun la LHC estas maŝino multe pli bone komprenata ol ĝi estis unu jaron antaŭe," diris Rolf Heuer. "ni povas rigardi estontecen kun konfido kaj ekscito al bona funkciigo dum la vintro kaj venontjare."
La procedo por ekfunkciigo en 2009 estos injekti kaj kapti partiklajn radiaĵojn en ĉiu direkto, kapti datumojn el koliziojn plurfoje ĉe la injekta energio, kaj poste altigi al pli alta energio. La unuaj datumoj de alta energio devus esti kolektitaj kelkajn semajnojn post la injekto de la unua radiaĵo. La LHC funkcios ĉe 3.5 TeV en ĉiu radiaĵo ĝis kiam oni kolektu sufiĉan datumaron kaj la funkciiga teamo akiru sperton pri regado de la maŝino. Poste, danke al tiu sperto, la energion oni altigos al 5 TeV por ĉiu radiaĵo. Fine de 2010, la koliziigilo funkcios kun plumbaj jonoj unuafoje. Post tio, la maŝinon oni haltigos kaj komencos la movon ĝis 7 TeV en ĉiu radiaĵo.

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361