2009-08-24

Pliaj memkontraŭdiroj de Hugo Chávez

Jen memkontraŭdiroj de Hugo Chávez Frias rilate tri temojn:

"Malstabiligo" de la regiono:
Temas pri la daŭrigo kaj plifortigo de jam plurjara akordo inter Usono kaj Kolombio, proksima al fina subskribo far la du registaroj. Akordo per kiu militistoj de Usono povos uzi sep kolombiajn militbazojn, kaj utiligi teknikajn rimedojn, por helpo al nia lando en la batalo kontraŭ narkotaĵtrafiko kaj terorismo.
Hugo Chávez konsideras tion kiel "malstabiligo de la regiono". Tamen, "regiono" ne estas preciza vorto kun geografie difinita mezuro, ĝi havas relativan kaj laŭvolan amplekson. Ŝajnas ke por Hugo Chávez "regiono" signifas Venezuelo (nun "Chavezuelo") kaj la landoj en kiuj lia influo estas pli forta. Tamen, Usono apartenas al la regiono amerika, do Usono ne estas eksterregiona. Krome, Usono estas multege pli apartenanta al la regiono -por ĉiu senco de la vorto- ol Rusio, lando ja ekesterregiona kun kiu li havas militistajn akordojn. Usono estas multege pli apartenanta al la regiono ol Iranio, lando kies nunan registaron li volas enmeti en nian regionon.
Neniu, escepte narkotaĵtrafikistoj kaj teroristoj devas havi timon pro tiu akordo inter Usono kaj Kolombio. Eble la ĉagreniĝo de Chavez vere estas ĉar li apartenas al tiuj grupoj kaj li havas ion por kaŝi.

Ekonomia blokado:
Hugo Chávez, laŭ siaj paroloj, kontraŭstaras la aplikon de ekonomia blokado de unu lando al alia (kiel tiu de Usono al Kubo). Tamen, ĉiusemajne li aplikas tiajn ekonomiajn minacojn kontraŭ Kolombio, difektante la komercon inter la du apude najbaraj landoj kaj la plurjarajn investojn de kolombiaj entreprenistoj en Venezuelo. Krom la fakto ke Venezuelo ŝuldas monon de importoj jam faritaj el kolombiaj produktantoj, kaj similan nepagan kutimon jam havas kun brazilaj produktantoj! (Prezidento "Lula" da Silva jam protestis).
Flanka efiko de tiuj frenezaj decidoj estas la plikostigo kaj eĉ malapero de komercaĵoj kaj manĝaĵoj por sia propra popolo, sed tio ĉi al li ne gravas.

La "Imperio" kaj la enmetiĝo en aliajn landojn:
Hugo Chávez, laŭ siaj paroloj, kontraŭstaras la enmetiĝon de unu lando en aferojn de alia, kaj pri tiaj li mallaŭdas Usonon, kaj nomas ĝin "La Imperio". Tamen, li intencis enmetiĝi en la internajn aferojn de Honduro, kaj emas enmetiĝi en la internajn aferojn de Kolombio, vokante publike senhonte kaj agrese la kolombian popolon al disvastigado de sia arĥaika "revolucio", kiun li altrudas kvazaŭ "socialismo de la 21a jarcento", spite ke la tuta mondo scias ke temas pri centrisma diktatoreco kiu fortranĉas ĉiujn homajn liberojn, sistemo kiu jam kadukiĝis en aliaj landoj.
Simila enmetiĝo de Hugo Chávez rimarkeblas en la ĉi unue menciita afero pri la akordo inter nur du suverenaj ŝtatoj: Usono kaj Kolombio.
Temas do nun pri la Chavisma Imperio kiu nun volas daŭrigi sian miselspezon de la riĉeco el petrolo, en senhonta enmetiĝo en Kolombio. Tio estas kutima investo lia en monhelpo al politikistoj de aliaj landoj kiuj volas danci laŭ lian muzikon: en Ekvadoro kun Rafael Correa, en Peruo kun Ollanta Humala, en Bolivio kun Evo Morales, kaj same li emas fari en Kolombio. Ni kolombianoj estas avertitaj!


Estas bedaŭrinde ke la nuna usona prezidento havas strangan malfacilon por distingi inter amikaj kaj malamikaj registaroj, inter registaro kiu konsideras Usonon amika kunlaboranto kaj registaro kiu konsideras Usonon minacanta danĝero. Ŝajnas ke li ne rimarkas ke sia ideala mondo ne estas la reala mondo nuna. Per tio li malfortigas Usonon mem kaj ne helpas la registarojn amikemajn al Usono.

Etiquetas:

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Estas kompreneble, ke s-ro Hugo Chávez timas la usonan armeon en Kolombio. Usono jam kunlaboris en pucho kontraux lin en 2002!

Enriko

9/03/2009 11:28:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361