2009-10-04

Plua enketo pri kolombia prezidento elektota en 2010

La pasintan 2an de junio, mi blogis pri la sama temo, laŭ rezultatoj de enketo farita fine de majo de 2009; jen ligilo: [blogafiŝo]. Nu, la pasintan vendredon 2an de oktobro, oni publikigis novan enketon pri la elektota prezidento. La ĉefa kialo por fari novan enketon estis, krom la 4-monata pliproksimiĝo de la elekto (30a de majo de 2010), estas la ĵusfaritaj elektoj de la oficialaj kandidatoj de la du ĉefaj partioj oponantaj al la nuna registaro: Liberala kaj "Poluso Demokrata Alternativa". Tiuj elektoj forigis la prezidentigeblecon de kelkaj antaŭkandidatoj.

Nun mi ne ripetos detalojn pri kiuj mi skribis en la pasinta samtema blogafiŝo.

Pro tio, ke la ebleco de reelekto de la nuna prezidento ankoraŭ eksistas —kvankam kun malfacilaĵoj pro tempo kaj plenumendaj juraj paŝoj—, la enketo konsideris denove du scenoj: kun kaj sen elektebleco de Álvaro Uribe Vélez. Rrigardu tion kio okazas laŭ la nuna enketo, se la prezidento povas kaj volas esti kandidato: Li atingus 63% el la voĉdonoj popolaj (pli ol la 57% de kvar monatoj antaŭe!), kaj la ceteraj kandidatoj 8% aŭ malpli. La dua estas Gustavo Petro, kiu nun estas la elektita kandidato de la "Poluso Demokrata Alternativa" oponanta al la nuna registaro, sed tre malproksime de Uribe:

Novaĵo estas ke la tria, kun 4% el la voĉdonoj estas Rafael Pardo Rueda, kiu en la antaŭa enketo eĉ ne aperis, sed nun li estas la elektita kandidato de la Liberala partio. Li estas ekonomikisto kun pluaj studoj pri urba kaj regiona planado kaj internaciaj rilatoj, pli "akademia" ol "de publika placo". Li estas serioza homo kiu jam rolis en pluraj gravaj postenoj: Konsilanto pri nacia sekureco, ministro pri nacia defendado kaj senatano. Li ankaŭ estis konsilanto de la OAŜ, partoprenanto en la pacigo de Gvatemalo, kaj direktoro de novaĵ-agentejoj.

Kaj se la nuna prezidento ne povas esti reelektata por tria sinsekva periodo (ekzemple, ĉar registara instanco aŭ supera kortumo malaprobas la okazigon de la referendumo, aŭ se la referendumo aprobita kaj farita ne atingas la pli ol 7 milionoj da voĉdonoj popolaj) aŭ se li ne volas esti kandidato, rigardu tion kio okazas tiam laŭ la nova enketo:

En tiu sceno, sen Álvaro Uribe, la du kandidatoj "uribe-ismaj" atingas la plimulton el la voĉdonoj, sed malpli ol kvar monatojn antaŭe: Juan Manuel Santos 11% (antaŭe 19%) kaj Andrés Felipe Arias 11% (antaŭe 12%). Kun procento egala al tiuj du, aperas Gustavo Petro.
Estas rimarkinde ke Juan Manuel Santos, kiu —kiel mi skribis en la antaŭa samtema artikolo—, ankoraŭ ne laboradis kampanjon, atingus iel "pasive" 11% da voĉdonoj. Tamen, ĉi-semajne, dum li, kiel eksministro pri defendado ricevis honorigon, diris ke li restis proksimume kvar monatojn tiel, post sia rezigno kiel ministro, sed ke ekde la dimanĉo 4a de oktobro (hodiaŭ) li faros aktivan kampanjon.

Ankoraŭ mankas 8 monatojn por la elekto, kaj ankoraŭ estas multaj sendecidaj homoj: 9% se Uribe estas kandidato kaj 19% se Uribe ne estas kandidato.

En la bildoj mi ne montras procentojn de: aliaj kandidatoj kun etaj procentoj, homoj dirintaj ke ili ne voĉdonos, homoj dirintaj ke ili voĉdonos blanke, nek homoj dirintaj ke ili ankoraŭ ne decidis.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361