2009-09-13

Ĉu la Reto igas nin pense surfacajn, atente malpaciencajn?

Ŝajnas ke nia socio ĉiam pli alkutimiĝas al multaj etaj informaĵoj, tujaj, aperantaj kaj eble forgesotaj, ol al malrapida fluo de informaĵoj pli longaj kaj eble pli profundaj kaj analizaj, de antaŭaj tempoj.
Bone, la kaŭzo ne estas nur la Interreto, sed ankaŭ aliaj komunikiloj kiel la televido, kun bildoj kiuj aperas sekundojn; sed speciale ja Interreto pro siaj komunikservoj —bazitaj sur mallongaj informaĵoj— (retpoŝto, paĝoj, etaj videoj, blogoj, Twitter, k.s.), kaj ankaŭ pro la sinteno de tujeco kaj nepacienco kian ni uzantoj havas fronte de komputilo. Tio, verŝajne havas rimarkeblan efikon sur nian pensmanieron ĝenerale.
Mi ne havas filojn, sed plurfoje mi aŭdas el buŝo de amikoj kaj familianoj ke ili miras pri la kapablo de siaj gefiloj atenti plurajn aferojn samtempe (fari taskon por la universitato aŭ lernejo, aŭskulti muzikon, uzi retpoŝton, poŝtelefonon, ktp.). Multetaskaj knaboj!. Ĉi tio ŝajnas "gajno": kapablo kian homoj de la gepatra generacio ne havis. Tamen, eblas demandi ĉu samtempe ne okazas iu "perdo": la kapablo atenti daŭre ununuran aferon (ekzemple milpaĝan libron), kun pli da profundeco.

Jen mia traduko de centra parto el rekomendinda anglalingva artikolo, rilata al tiu ĉi temo, far Nicholas Carr, kies ligilon mi montras ĉe la fino:

«Por mi, samkiel por aliuloj, La Reto estas fariĝanta universala rimedo, la kondukilo por la plimulto el la informoj kiuj fluas tra miaj okuloj kaj oreloj kaj en mian menson. La avantaĝoj pro havi tujan aliron al tiel nekredeble riĉa stoko de informoj estas multaj, kaj ili estas amplekse priskribitaj kaj taŭge laŭditaj. "La perfekta rememorigo de silicia memorujo," Clive Thompson, de revuo "Wired" skribis, "povas esti grandega bonfaro al pensado." Sed tiu bonfaro venas kontraŭ prezo. Kiel la teoriisto pri amaskomunikiloj Marshall McLuhan rimarkigis en la 1960aj jaroj, amaskomunikiloj ne estas nur pasivaj kanaloj de informoj. Ili provizas la substancon de pensado, sed ili ankaŭ formas la procezon de pensado. Kaj tio kion La Reto ŝajne faras estas ronĝi mian kapablon por koncentriĝo kaj kontemplado. Mia menso hodiaŭ esperas enpreni informojn tiel, kiel La Reto distribuas ilin: en rapide moviĝanta fluo de partikloj. Mi estis iam subakva naĝanto en la maro el vortoj. Hodiaŭ mi rapidas surface kiel ulo sur ĵet-skio.
Mi ne estas unika. Kiam mi mencias miajn problemojn pri legado al amikoj kaj konatoj —literaturuloj, plejparte— multaj diras ke ili estas havante similajn travivaĵojn. Ju pli ili uzas la TTT-on, des pli ili devas batali por resti fokusiĝintaj en longajn pecojn de skribaĵo. Kelkaj el la blogantoj kiujn mi sekvas ankaŭ komencis mencii la fenomenon. Scott Karp, kiu skribas blogon pri enretaj amaskomunikiloj, lastatempe konfesis ke li haltigis legadon de libroj entute. "Mia ĉefa studfako en supera lernejo estis literaturo, kaj mi kutimis esti vorema libro-leganto," li skribas "kio okazis?" Li konjektas respondon: "Kion, se mi faras ĉiujn miajn legadojn en la TTT ne tiom, ĉar mia lego-maniero ŝanĝiĝis, tio estas: mi nur serĉas konvenon, sed car mia PENSO-maniero ŝanĝiĝis?"
Bruce Friedman, kiu blogas regule pri la uzo de komputiloj en medicino, ankaŭ priskribis la manieron kiel Interreto estas modifinta liajn mensajn kutimojn. "Mi hodiaŭ estas preskaŭ tute perdinta la kapablon legi kaj sorbi longegan artikolon en la TTT aŭ presintan" li skribis antaŭe ĉijare. Patologiisto kiu estas delonge en la Fakultato de Medicino de la Universitato de Miĉigano, Friedman pludisvolvis sian rimarkon en telefona konversacio kun mi. Sia pensado, li diris, alprenis "stakato-kvaliton", reflektante la manieron kiel li rapide skanas mallongajn trairejojn tekstajn el multaj fontoj enretaj. "Mi ne povas plu legi 'Milito kaj Paco' jam," li agnoskis. "Mi perdis la kapablon fari tion. Eĉ blogaĵo de pli ol tri aŭ kvar alineoj estas tro multe por sorbi. Mi rigardetas ĝin."»

Ligilo al la anglalingva artikolo:
- http://www.theatlantic.com/doc/200807/google

Post skribi la ĉi supran tekston, mi trovis en La Reto simplan diraĵon, atribuita al Herbert A. Simon, kiu enhavas saĝe la esencon de tiu ĉi afero en ĝeneralaj terminoj:
"Kion informo konsumas estas plimalpli evidenta: ĝi konsumas la atenton de ĝiaj ricevantoj. Tial, riĉeco de informoj kreas malriĉecon de atento, kaj la neceson asigni tiun atenton efike inter la troabundo de informaj fontoj kiuj povas konsumi ĝin."

Etiquetas: , ,

2 Komentoj:

Blogger Tonyo diris ...

Vi probable pravas, sed mi ne povas certi ĉar mi ne kapablis legi la tutan longan tekston :-P

9/16/2009 04:03:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Miaj propraj spertoj:

* Estas malfacile por mi legi longan tekston en la reto, sed mi ankoraŭ kapablas legi 500-paĝan presitan libron, se la komputilaĉo estas malŝaltita. De tempo al tempo mi sukcesis legi tutan libron, kiun mi trovis en la reto, sed nur kiam mi presis ĝin kaj legis ĝin de papero. Ĉu "elektronika inko" baldaŭ ŝanĝos tion?

* Mi ne plu kapablas televidi aŭ aŭskulti paroladon en radio, eĉ se la stulteco de la enhavo ne kolerigas min, ĉar la parolado ŝajnas tiel malrapida kompare kun legado. Sed mi ankoraŭ povas aŭskulti muzikon, aŭ spekti filmon.

* Ĵurnaloj ne plu interesas min. Ili ŝajnas iel malbona kompromiso inter libroj kaj la reto.

9/21/2009 10:21:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361