2009-11-04

Iomete pri demokratio

En blogafiŝo de Beĉjo, mi legis:
"... ekzistas diversaj argumentoj favore al demokratio kiel pli efika regada metodo kompare al aliaj formoj de la socia regado."
Mi intencis skribi komenton, pri tiu aserto, tamen mi ne sukcesis (mi ne scias kial la komento ne aperis), do mi decidis skribi tie ĉi.

Mi opinias ke demokratio eble havas plurajn virtojn, aŭ avantaĝojn kompare kun aliaj formoj de socia regado, tamen ke "efikeco" ne estas unu el tiuj avantaĝoj. Mi opinias ke "libereco" de la socianoj estas ja virto de demokratio, kaj ke precize pro tio, tiu sama libereco —danke al kio multaj opinias, partoprenas kaj intermetiĝas en decidoj malfruigante ilin— sapeas efikecon, malhelpas ĝin. Tiel, ekzemple diktaturo, pro ĝia unueco (eĉ se perforta unuecigo, nelibera) estas pli efika ol demokratio por atingi celon.

Mi kredas ke la efikeco de demokratio devas esti eble mezbona, pro la proksimuma konsisto de la kvalitoj de la socianoj:

Mi opinias ke alia "virto" de demokratio estas ke ĝi klopodas kontentigi plimulton el la socianoj —kio ankaŭ, flanke, ne helpas veran efikecon por atingi celon.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous becxjo diris ...

Kara Luis,
Via argumento unuavide ŝajnas ĝusta. Tamen efikeco de iu registaro devas esti en diversaj aspektoj. Tio kion vi diris temas pri efikeco rilate decidojn. Ja unuavide ŝajnas, ke diktatura registaro pli efike faras kaj [perforte] plenumas decidojn. Tamen tiuj decidoj ĝenerale ne estas akcpetataj de la publiko kaj ĉar la socio ne sentas sin konforma al la decido malbona laborado kaj subaĉetado disvastiĝas. Ĉar anoj de la socio perforte kaj kontraŭ siaj voloj plenumas (obeas) dezirojn de la diktaturo, do ili plenumas tiujn dezirojn malpli efike.

11/05/2009 11:20:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Ja, kara Beĉjo, laŭ la tempopaso, la socia malkontento pro subpremo/devigo povas kreski, kaj atingi sufiĉan forton por disfaligi la diktaturon, eble post granda socia kosto. Oni povas diri do ke diktaturo tiel enhavas semon de ĝia propra detruiĝo, semo kiu povas iam ekflori.
Mia priskribaĵo en la blogafiŝo ja temas pri "limigita" koncepto de efikeco eble tro enfokusigita pri la tempo por atingi iun -eble perfortan- celon decidita far la regit(ar)o.

11/05/2009 12:57:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361