2009-11-16

Ekde serendipa informiĝo al teleologia informiĝo

Mi pensas ke la plej grava ŝanĝo en la maniero kiel ni informiĝas pri afero en la ĉiutaga vivo, ŝanĝo kiu evidentiĝas per Interreto, estas la pasado ekde informiĝo serendipa (= hazarda, ne specife serĉita) al informiĝo teleologia (= vole serĉita kun iu celo).

Ekzemplo de la unua estas kiam vi legas ĝeneralinteresan sekcion de ĵurnalo, eble ĉar foje en ĝi aperas informoj interesaj por vi —tamen, povas okazi ke hodiaŭ nenio el ĝia enhavo interesas vin—. Feliĉe, dum via foliumado aperas artikolo pri la kuraciva efiko de iu frukto sur iun malsanon, kaj tio vekas en vi sufiĉan interesesiĝon por ĝin legi.

Tiel, via penso kelkgrade estas stirita ne far via volo sed far la komunikilo, ĉar estis la ĵurnalo (la intereso de la verkinto) kiu faris ke vi pensu pri iu frukto kaj iu malsano.

Nun, imagu ke en iu medio/komunikilo (Interreto estas la plej proksima al ĉi tiu idealaĵo) ekzistas ĉiuj informoj kiujn iu homo dezirus prilerni, kaj ke vi havas facilan, malmultekostan, kaj tujan aliron al tiu riĉega medio. Tiam, kvanta diferenco fariĝas kvalita diferenco (kiel ofte okazas kiam iu kvanto varias grandskale). En tiu ĉi situacio, antaŭ preskaŭ senfinaj temoj, eblecoj de informiĝo, estas vi kiu devas elekti, laŭvole, la temon pri kiu vi informiĝos. Vi devas fiksi prioritatojn pri la temoj, por ne perdiĝi sencele.

Informiĝo antaŭ multegaj ebloj, similas al agado, antaŭ multegaj eblaj agoj, kaj tial mi finas tiun ci blogafiŝon per citaĵo el la libro Mastery ("Majstreco"), far George Leonard, paĝoj 128-129:

« Fiksu viajn prioritatojn:
Antaŭ ke vi povas uzi vian potencialan energion, vi devas decidi kion vi faros per ĝi. Kaj faranta iun ajn elekton, vi alfrontas abomenan fakton: moviĝanta en unu direkton, vi devas rezigni ĉiujn ceterajn. Elekti unu celon estas forlasi tre grandan nombron de aliaj eblaj celoj. Amiko mia, dudeknaŭ-jara kaj ankoraŭ serĉanta celon en la vivo, diris: "Nian generacion oni edukis kun la ideo teni niajn elekteblojn malfermataj. Tamen, se vi tenas ĉiujn viajn elekteblojn malfermataj, damne! vi ne povas fari ion" Estas problemo: Kiel povas iu elekto, iu celo, egaliĝi kun la eblecoj enhavataj en ĉiuj ceteraj?
Ĉi tiu maltrankviliga ekvacio koncernas ĉion ekde vivdaŭraj celoj al tio kion vi faros en la sekvontaj dek minutoj. Ĉu vi purigos tiun senordan vestoŝrankon aŭ vi komencos legadi tiun novan libron aŭ vi skribos tiun leteron? Luksa vivstilo orientita al konsumado multobligas la elekteblojn kiujn vi alfrontas. Televido faras tion eĉ pli komplika. Per propono de senfinaj eblecoj, ĝi tentas vin elekti neniun, sidi fiksrigardanta en senfina perplekso, komatiĝi. Hezitemo estigas neagadon, kio estigas malaltan energion, melankolion, malesperon.
Fine, liberiĝo venas per la akcepto de limoj. Vi ne povas far ĉion, sed vi povas fari unu aferon, kaj poste alian kaj alian. Koncerne energion, preferindas fari malĝustan elekton ol neniun. Vi povus komenci per listigo pri viaj prioritatoj — por la tago, por la semajno, por la monato, por la vivdaŭro. Komencu modeste. Listigu ĉion kion vi volas fari hodiaŭ aŭ morgaŭ. Fiksu prioritatojn disigante la erojn laŭ kategorioj A, B, kaj C. Almenaŭ, plenumu la erojn A. Provu la samon kun longatempaj celoj. Prioritatoj ŝanĝiĝas, kaj vi povas ŝanĝi ilin iam ajn, tamen la simpla registro pri ili en nigro kaj blanko aldonas klarecon al via vivo, kaj klareco kreas energion.»

La libreton de S-ro Leonard mi rekomendas, ĝi estas nun elŝutebla [PDF] el:
- Mastery.

Etiquetas: , ,

2 Komentoj:

Anonymous Ken Miner diris ...

Laŭ mi la konsilo de Leonard estas kaj bona kaj malbona — bona por iuj sed malbona por aliaj. Se oni sentas sin sendirekta, kaj sian vivon sencela, oni ja fiksu prioritatojn kaj "almenaŭ faru ion". Se oni aliflanke kapablas simple ĝui la vivon trovante neatenditajn eblojn, kaj tamen starigas firmajn celojn pro supozata devo agi tiel, oni riskas meti sin en nefekundan sulkon ekde juna aĝo. Ofte la du homtipoj ŝuldiĝas al malsamaj hejmomedioj aŭ eĉ malsamaj genaj heredaĵoj.

La problemo pri tiuj memhelp-libroj estas, ke ili kutime ne agnoskas diferencojn inter homoj, sed provas krei unuformajn gvid-principojn por ĉiuj.

11/19/2009 11:03:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Ken, pri la libro far S-ro Leonard, vere, kutime mi ne interesiĝas pri memhelp-libroj. Okazis ke mi trovis rekomendon pri Mastery en la libro The Brand You far Tom Peters (la hispanan tradukon), el lia serio Reinventing work/50. Tial ĝi vekis mian intereson kaj -feliĉe- mi sukcesis trovi ĝin en la reto.

11/19/2009 01:59:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361