2009-11-08

Claude Lévi-Strauss

La pasintan 30an de oktobro mortis Claude Lévi-Strauss.
Kompreneble, pri tio en la amaskomunikiloj (kiel -mi rememoras- okaze de la morto de Peter Ducker en novembro de 2005) ne estis tiom da bruo kiel okaze de la morto de Michael Jackson.

Claude Lévi-Strauss, fotis: Annemiek Veldman

Claude Lévi-Strauss, unu el plej grandaj intelektuloj de la 20a jarcento, estis Franca antropologo kies laboro en etnologio estigis la evoluadon de strukturismo kiel metodo por kompreni socion kaj kulturon. Li naskiĝis en juda intelektulara familio en Bruselo, Belgio, en 1908. Lia patro estis artisto.

Lévi-Strauss studis leĝon kaj filozofion ĉe la Universitato la Sorbonne en Parizo. Li tiame instruis en mezlernejo. En 1935, li aliĝis al Franca kultura misio irante al Brazilo kiel vizitanta profesoro ĉe la Universitato de San-Paŭlo, kie li instruis de 1935 ĝis 1939. Dum ĉi tiuj jaroj, li faris kelkajn ekspediciojn en la Amazonan pluvarbaron por fari gentoesploran kamplaboron. En 1939, Lévi-Strauss revenis al Francio por helpi en la penado de la Dua Mondmilito, sed li fuĝis al NovJorko post kiam Francio estis invadita far Germanio. Dum la cetero de la milito, li instruis en la Nova Lernejo por Socia Esplorado, kie li formis profesiajn rilatojn kun Franz Boas kaj Roman Jakobson.

Lévi-Strauss revenis al Parizo en 1948. Li ricevis doktorecon de la Sorbonne post kiam li proponis kiel liaj tezoj "La Familio kaj Socia Vivo de la Nambikwaraj Indiĝenoj" kaj "La Elementaj Strukturoj de Parenceco". Tiu ĉi lasta laboraĵo estis publikigita en 1949 kaj tuj priaklamita kiel grava kontribuaĵo al antropologio de parenceco. En 1959, li akceptis la katedron pri socia antropologio ĉe la Supera lernejo de Francio (Collège de France). Ĉirkaŭtiame li eldonis la verkon "Struktura Antropologio", kolekton de eseoj pri strukturismo. Li ankaŭ klopodis evoluigi antropologion kiel studobjeko en Francio per kreo de studlokoj tiutemaj, interalie la Laboratorion por Socia Antropologio. Ĉi tiu estis ankaŭ la hejmo de la revuo "L’Homme", kiu eldonadis antropologiajn esplorojn.

Lévi-Strauss estis elektita en la Francan Akademion en 1973. Li ricevis la Premion Meister-Eckhart por Filozofio en 2003.

Lévi-Strauss aplikis strukturan analizon al studo mitologio. Li provis respondi la demandon pri kial mitoj el la tuta mondo estas tre similaj. Li trovis la respondon ne en ilia enhavo sed en ilia strukturo.

La heredaĵo el li inkluzivas lian teorion pri kiel laboras la homa menso, kio povus esti lia plej grava scienca kontribuaĵo. Li argumentis ke homoj progresas ekde natura stato al kultura stato ĉar ekzistas leĝoj aŭ mekanismoj en siaj cerboj. Tio signifas, ke homoj vere ne posedas liberan volon sed ke ili estas la produktoj de mekanikaj evoluaj fortoj.

—————
Fonto anglalingva:
Birx, H. J. (eldonisto): Encyclopedia of Anthropology, ISBN 0761930299, Eldonejo Sage, 2006, paĝoj 2137-2138.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Blogger ĵeromo diris ...

bona resumo pri homo, kiu mortis ĝuste 100-jara kaj komentis antaŭ nelonge, ke dank' al tio oni lin kaj lian verkon jam forgesis dumvive.

eble mankas mencio pri la etnologia-beletra verko "malgajaj tropikoj", kiu evidentigis la literaturan kapablon de la aŭtoro kaj faciligis lian akcepton en la francan akademion.

krome mi dubas, ke li plene subskribus la lastan frazon pri mekanikaj evoluaj fortoj.

11/08/2009 06:15:00 p. m.  
Anonymous Ken Miner diris ...

Lévi-Strauss koniĝis al lingvistoj pro sia apliko de strukturismo (origine la prilingvaj principoj de Ferdinand de Saussure) al la studokampo antropologio. Sed mi neniam renkontis lingviston, kiu pretendis kompreni lin tiurilate.

Kvankam Euronews nomis lin "la patro de la moderna antropologio", tiu honoro vere apartenas al Franz Boas (1858-1942).

Mi ne celas minimumigi la atingojn de Lévi-Strauss, nur doni personan impreson.

11/10/2009 12:51:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361