2009-12-08

Tera varmiĝo: Ĉu la homaro kulpas? (2)

Mi estas iom "skeptika" rilate la bruadon pri la klimatsanĝiĝo.
Por ordigi la ideojn, ĉi-sube mi iom disigas la temojn, tamen la disigo ne estas tre perfekta ĉar ĉiuj temoj interrilatas:

  1. Mi estas iomete skeptika pri ke la homo kulpas tiome,en granda procento. Bonvole vidu jenajn artiklojn en angla lingvo:
    1. Global Warming Caused by Sun's Radiation.
    2. Hackers steal electronic data from top climate research center, okaze de la suspektigaj retpoŝtaj mesaĝoj, elfiltritaj en La Reto, inter kimat-sciencistoj.

  2. Mi estas Tre skeptika pri ke la homaro povos limigi tion, sendepende de ĉu la homaro kulpas tre aŭ ete:
    1. Pro nesufiĉa volo kaŭze de kostoj en mono kaj malkomforto, streĉo, memlimiĝo. Des pli ĉar, kiel perceptita far la ĉefaj (supozitaj) kaŭzantoj de la problemo, tiuj kostoj estas en proksimaj tempa kaj spaca horizontoj, dum la profito estas malproksima tempe kaj space:
      • Tempe: Kutime, normala homo taksas pli alte bonon (eĉ eta) baldaŭe venonta, spite de malbono (eĉ ega) malfrue venonta. Ekzemple: la homoj fumas (ĝuas) NUN malgraŭ tre ebla malsaniĝo ESTONTA ... k.s.
      • Space: Tre ofte la (supozitaj) kaŭzantoj de la problemo ne estas la damaĝotaj mem (almenaŭ ne baldaŭe), tiuj damaĝotaj estas MALPROKSIMAJ. Tio estas eble ia egoismo (aŭ/kaj neresponseco), sed ĝi reale ekzistas, ni ŝatu aŭ ne ŝatu.
    2. Pro la sintenoj egoismaj/neresponsaj ĵus menciitaj en la punkto 1, sed inter la landoj kaj ĝiaj unuopaj interesiĝoj.
    3. Pro teknikaj malfacilaĵoj kiuj postulas pli da tempo por ŝanĝi teknologiojn "malpurigantajn" al "pli amikemaj kun la medio".
    4. Pro la ekzisto de skeptikuloj pri la temo: sciencistoj (ekz.: Vidu mian blogafiŝon pri Bruce Bueno de Mesquita), politikistoj (ekz.: Sarah Palin, en The Washington Post), kaj simplaj homoj kiel mi mem.
    5. Pro la grando jama de la problemo: Laŭ kelkaj ekologiemuloj la damaĝo jam estas tiom granda ke eĉ haltigante tuj nun la homan "problemigon", la planeda naturo postulos jarcenton por "saniĝi". Kio ajn la homaro faros, tio estos tro eta "kuracilo".

Etiquetas:

6.2914-75.5361