2009-12-06

Nova libro en hispana lingvo

Jaque al Terror, ISBN 9789584223029

La ĵus pasintan unuan de Decembron estis lanĉita en la kolombia ĉefurbo, Bogoto, nova libro¹, kun titolo: "Jaque al terror - Los años horribles de las FARC" ("Ŝakon al la teroro - La hororaj jaroj por FARK"). Temas pri verko skribita far la kolombia eksministro pri defendado —kaj nun kandidato al prezidenteco— Juan Manuel Santos.

En la 1990aj jaroj, la minaco de la krima grupo FARK kontraŭ la kolombia socio ŝajnis nehaltigebla. Post kunsidoj pacocelaj dum la regado de Andrés Pastrana Arango (1998-2002), nesukcesaj pro la cinika konduto de la krima grupo, la nova prezidento, Álvaro Uribe Vélez, estis ricevita en 2002 kun granda espero far la kolombia popolo pro lia senhezita decido batali la terorisman grupon per sia sekurecpolitiko "Demokratia Sekureco". Dum la du sinsekvaj prezidentecoj de Uribe, ekde la jaro 2002 ĝis nun, post tri aliaj ministroj de defendado, la plaj sukcesa tempo en la lukto kontraŭ la menciita krima grupo estis tiu sub la ministreco de Juan Manuel Santos Calderón (2006/07 - 2009/05).

La libro rakontas la travivaĵojn de Santos kiel gvidanto de la nacia defendado kaj, ekzemple: kiamaniere dum lia 3-jara periodo falis tri el plej gravaj membroj de la sekretariejo de FARK (ekzemple: Operaco Fenikso) plus kelkaj estroj de ĝia financo, la sukcesa trompo por liberigo de ostaĝoj (Operaco Ŝakigo), la multaj batalantoj de la grupo kiuj decidis ĝin forlasi akceptintaj kampanjon de la registaro por reeniri la civitanan vivon. ktp.

Resume, la libro pritraktas kiamaniere la kolombia armeo portis la kriman grupon al la plej malbona momento de ties ekzisto, al stato horora por ties membroj.

La prologon de la libro skribis la meksikia verkisto Carlos Fuentes.

Vere, mi aĉetos la libron dum la semajno kiu nun komenciĝas.

Nuntempigo de 2009.12.07.17:14: Mi ĵus aĉetis ĝin!

¹ Santos, J. M. Jaque al terror: Los años horribles de las FARC,
  352 paĝoj, Eldonejo Planeta → kolombia filio, Bogoto, 2009,
  ISBN: 9789584223029.

Hispanlingva video:

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361