2009-11-29

Venonta nesukceso pri la monda klimato

Konferenco pri Klimatŝanĝiĝo, Kopenhago 2009

Far: Bruce Bueno de Mesquita, Revuo Foreign Policy, Nov. 2009, p. 77. (ankaŭ trovebla en La Reto)
Tradukinto el la angla: Luis Guillermo Restrepo Rivas.
[Nur komencaj resumaj alineoj de la artikolo]


 « Ĉu vi volas scii kio okazos pri la klimatŝanĝiĝo?
Estas la mondo renkontiĝonta ĉi tiun Decembron ĉe la Kopenhaga pintokunveno, aŭ ĉe iu estonta dato, kaj forigonta laŭregule sufiĉon da forcejo-efikaj gasoj kiuj estas varmiĝantaj la planedon por varmigi la koron de Al Gore?

Mi ne estas sciencisto pri klimato, sed mi estis faranta miajn proprajn kalkulojn, kaj mi povas diri al vi la respondon: Verŝajne ne. Malgraŭ la ekscitiĝo, la konferenco pri klimatŝanĝiĝo de la U. N. en Kopenhago estas destinata al malsukceso. Jen kio okazos anstataŭe:

Dum la venontaj pluraj jardekoj, la mondaj gvidantoj alprenos normojn pri emanoj pli rigorajn ol tiuj proponitaj —kaj plejparte ignoritaj— en la Protokolo de Kioto de 1997. Sed vera subteno por pli forta regularo falos. Ĉe la jarcentomezo, la devigaj normoj pri emanado ekzistontaj estos multe sub tiuj fiksitaj en Kioto, malproksimaj de la celoj por karbon-dioksido kaj aliaj forcejo-efikaj gasoj metitaj por pridiskuto far mondaj gvidantoj en Kopenhago. Kaj ĉe la tempo kiam 2100 disvolviĝos, la politika volo por pli fortaj regularoj estos sekiĝinta preskaŭ tute.
La kialoj estas multaj, sed ili sumiĝas jene: La hodiaŭaj emerĝantaj povoj kiel Brazilo, Barato, kaj Ĉinio simple ne toleros gravajn limigojn de siaj emanoj, kaj la homamaso favora al reguligo en Usono kaj Eŭropo ne estos sufiĉe forta por altrudi ties manojn.»
 

Modelo de Bruce Bueno de Mesquita pri monda reguligo de gasaj emanoj

Ne sufiĉaj el ni volas meti niajn reputaciojn je risko per propono de klarigoj aŭ komprenoj en presita formo pri eventoj antaŭ ke ili okazas, tiel ke planantoj kaj akademiuloj povu taksi kiu pravtrafas -iel ajn- kaj kiu ne. Tio estas unu el la kialoj pro kiuj mi emfazas publikigon de analizoj pri gravaj politikaj demandoj antaŭ ke la rezulto estas sciata. Tiel, la homoj povas memdecidi ĉu mia metodo estas helpema surbaze de evidentaĵoj anstataŭ surbaze de siaj propraj emoj

Etiquetas: , , , ,

6.2914-75.5361