2009-11-27

Datreveno morgaŭa: 45 jarojn ekde eliro de Mariner 4a

Mariner 4-a

La 28an de Novembro de 1964 okazis la lanĉon de la usona sondilo Mariner 4a, kiu atingis mejloŝtonon en la kosma esplorado kiam, la 14an de julio de 1965, sukcese alproksimiĝis ĝis malpli ol dek mil kilometroj de la surfaco de la planedo Marso, pri kiu atingis fotojn kaj diversajn mezurojn per registriloj (i. a.: magnetometro, kaptiloj por pulvoro kaj plasmo, teleskopo por kosma radiado, jonigo-ĉambro, kaj Geiger-mezurilo).

Kvankam ankaŭ la tiama Sovetunio sendis sondilojn cele al Marso (sondiloj "Марс" (Mars)) ekde 1960, neniu el ili sukcesis atingi tian proksimecon.

Tamen, Mariner 4a nur alproksimiĝis al la planedo. La unua sondilo kiu orbitis Marson estis Mariner 9a, lanĉita la 30an de majo de 1971.
La unua sondilo kiu suriĝis milde en la surfacon de Marso estis Viking 1a, la 20an de junio de 1976, lanĉita la 20an de Aŭgusto de 1975. Kvin jarojn antaŭe —kaj 38 jarojn antaŭ hodiaŭ— la 27an de Novembro de 1971, la sovetunia Mars 2a estis klopodanta fari suriĝon tian, sed frakasiĝis kontraŭsurfacen je 6 km/s.
Kaj la unua sondilo kiu trairis sur la surfaco de Marso estis Sojourner (Misio "Mars Pathfinder"), lanĉita la 4an de Decembro de 1996.

Etiquetas: , , , ,

6.2914-75.5361