2009-12-11

Varma diskutado pri varma klimato!

Konferenco pri Klimatŝanĝiĝo, Kopenhago 2009

Mi iom sekvas la novaĵojn pri la priklimata konferenco en Kopenhago [http://en.cop15.dk].
Kia (komprenebla) kverelado pro disaj interesiĝoj!
Jen kelkaj temoj de tiuj novaĵoj:

  • Ministro pri la natura medio de Barato, Jairam Ramesh, starigis limojn al sialanda sindevontigo rilate klimaton kaj malakceptas internacian ekzamenadon pri sialanda limigo de forcejaj gasoj.
  • La Ĉina Vicministro de eksterlandaj aferoj, Li Yafei, diras ke la usona ĉefintertraktanto, Todd Stern, aŭ ne havas "komunan senton" aŭ estas ekstreme nerespondeca.
  • La intertraktanto de Afrika Unio, Meles Zenawi, diras ke la ĉefa malhelpo por klimata interkonsento estas ĉu jes aŭ ne riĉaj landoj donos sufiĉan financon por evolulandoj.
  • Rusio fiksas kondiĉojn por klimata interkonsento. Rusio konformas al la Protokolo de Kioto kaj sekve kondiĉas ke neuzita kvotoj pri gaso-eligo estu portata al nova klimata interkonsento.
  • Japania sinteno estas kondiĉa. Se la Protokolo de Kioto estas longigita sen fiksi redukton de gaso-eligoj por Usono kaj Ĉinio, Japanio minacas retiriĝi de ĝia promeso tranĉi forcejajn gasojn.
  • Usono, per Todd Stern, respondas ("kontraŭpafas") al Ĉinio.
  • Usonaj Respublikanoj kontraŭstaras ebla pakto de Obama.
  • La skandalo pri la retpoŝtaj mesaĝoj ("Climategate" )
  • La skandalo pri la (ŝajne ne preta) dokumento ("la Dana Teksto") de "povaj landoj" elfiltrita al ĵurnaloj (The Guardian kaj aliaj)
  • . . . ktp . . .

Etiquetas:

2 Komentoj:

Blogger Piotr diris ...

Mi ekinteresiĝis via taglibro, kaj en ĝi:
ligiloj, kiom da bogoj esperantaj ekzistas en Esperanto, ankaŭ tre interesajn artikolojn kun altnivela lingvo.
Via artikolo pri varma klimato de la tero estas pasia. amike

12/21/2009 07:46:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Piotr, dankon pro viaj komplezaj vortoj pri mia blogo.
Ekde nun mi aldonas vian blogon en mian liston de Esperantlingvaj blogoj.

12/23/2009 11:22:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361