2009-12-23

Nigraj nuduloj kun ruĝaj ĉapeloj

La ĵuspasintan 14an de decembro mi kun mia edzino piediris en la ĉefa avenuo de kvartalo "El Poblado" de nia urbo, kie situas elegantaj komercaj, bankaj, hotelaj kaj entreprenaj konstruaĵoj, kaj je nia flanko komencis aperi nigraj manekenoj nudaj, nur kun tiaj ruĝaj ĉapeloj, modaj dum kristnaska tempo.
Feliĉe, mi tiam kunportis fotilon. Ili estis proksimume kvindek, sed, iomete bedaŭrinde, mi fotis nur tiujn ĉi-montritajn.

Etiquetas: ,

4 Komentoj:

Blogger Ant diris ...

Kiu poziĝis?

12/24/2009 03:55:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Ant, eble mi igis min miskomprebla: Ili estas pupoj, eĉ senmovaj.
Kiam mi skribis "komencis aperi .." temis pri "aperi en nia vido", pro nia moviĝo, ne ilia.

12/24/2009 11:47:00 a. m.  
Blogger Piotr diris ...

Mi ne estas certa, ĉu en mia lando, tio estus ebla? amike.

12/25/2009 04:05:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Originala ideo.
Kaj sufiĉe estetika. Eble ĉar la figuroj estas nenature nigraj? Mi ne perceptas ilin naturalisme kaj ne estas incitigata.

12/27/2009 03:39:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361