2010-02-09

Rekta Guglo-serĉo de esprimaĵoj en PMEG

Antaŭe mi skribis ke mi blogos malpli ofte ĉar mi dediĉas tempon al tradukado. Nu, la tradukado mem donas temojn blogafiŝindajn, kiuj eble utilos al la leganto, ekzemple pri gramatika konsultado:

Por rigardi en la Reto kion diras Bertilo Wennergren, en sia Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, pri iu ajn esprimaĵo, kompreneble oni povas rigardi per la retumilo la paĝaron de PMEG, kaj serĉi kvazaü en la papera libro, ..., ktp.

Tamen, pli rapida ("rekta" mi nomis) metodo estas profiti la kapablon de Guglo ("Google") por serĉi frazon/vorton nur en iu elektita retejo.
Ekzemple, se mi volas serĉi ĉu la esprimaĵo "post kiam" estas pritraktata en la PMEG, aŭ kvankam ne pritraktata kiel gramatika klarigindaĵo, eble simple "uzata" far Bertilo en la PMEG, mi povas serĉi per Guglo:

+"post kiam" site:bertilow.com/pmeg/

La plus-signo (+) utilas por ke Guglo obeu laŭlitere kion mi volas kaj ĝi ne estu mise "inteligenta".
La citiloj (") ambaŭflanke de la esprimaĵo utilas por ke Guglo serĉu la kompletan esprimaĵon kiel unuaĵo, ne kiel disaj vortoj.
Kaj "site:bertilow.com/pmeg/" limigas la serĉadon al la retadreso de la PMEG.

Etiquetas: , , , ,

4 Komentoj:

Blogger ĵeromo diris ...

samon vi povas fari per kukolo.

klavu post kiam en la tekstujo, sub detalaj agordoj enmetu la adreson de pmeg kaj hoku laŭvorte. rezultoj aperas en la flanka kadro kaj vi povas modifi la serĉesprimon konservante la samajn agordojn.

por post kiam la avantaĝoj ne grandas, sed por fleksiaj vortoj, ekzemple rolvorteto vi plie serĉos samtempe ĉiujn formojn de la vorto: rolvorteto, rolvorteton, rolvortetoj...

2/09/2010 05:14:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon, kara ĵeromo, tre interesa kaj utila tiu serĉilo.
Tamen, mi uzas "+" kaj citilojn ĝuste por eviti ĝenan "lingvan inteligentecon" aŭ proksimumecon de Guglo, kiam mi volas serĉi precizan vorton aŭ frazon, neniun fleksion nek simila/j)n vorto(j)n.

2/09/2010 07:02:00 p. m.  
Blogger ĵeromo diris ...

citiloj ("laŭvorte" en kukolo) havas ĝuste la efikon, kiun vi celas. kiom mi komprenis "+" devigas al serĉo de tro oftaj vortoj ("the" "of"...), kiuj normale estas ignorataj. tio apenaŭ koncernas esperantajn vortojn krom "la" aŭ aliaj samformaĵoj de nacilingvaj vortoj.

mi vidas neniun diferencon en la respondoj al:
+"post kiam" site:bertilow.com/pmeg/
kaj al:
"post kiam" site:bertilow.com/pmeg/
en tuta interreto +"post kiam" kaj "post kiam" montras malsaman "nombron de respondoj", sed la gugla "nombro de respondo" ĉiam estis kaj pli kaj pli estas fantazia.

aliflanke fleksiojn de kukolo vi povas ankaŭ parte aŭ tute malŝalti en ĝiaj "detalaj agordoj". do normale ĝi plenumas ĉion, kion vi deziras.

amike.

2/10/2010 02:49:00 p. m.  
Blogger ĵeromo diris ...

... kaj mi forgesis reklami la ankaŭ por tradukistoj tre utila paĝo de ligoj de roel haveman en la sama retejo.

2/10/2010 06:50:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361