2010-01-26

Malpli da blogado pro libro-tradukado

Eble mi blogos malpli ofte dum la venontaj tagoj (eĉ monatoj), ĉar, kiel mi menciis en la antaŭa blogafiŝo, mi dediĉas tempon al tradukado de hispanlingva (kolombia) libro, proksimume 360-paĝa, en Esperanton.
Pro la postuloj de tia traduka tasko, des pli mi miras pri la laboro de bonaj libro-tradukistoj ĝenerale, kaj de L. L. Zamenhof speciale, kiam nia kara lingvo estis ĵusnaskita bebo kaj li entreprenis grandegan tradukadan laboron. Kaj eĉ pli mirinda estas lia ekzemplo pro tio, ke ni disponas pri nuntempaj rimedoj (komputilo, Interreto, ktp.) kaj li tute ne!

Etiquetas: , , , , ,

3 Komentoj:

Blogger Rubeno diris ...

Luis Guilermo, kiun libron vi tradukas? Cxu oni povas vidi la progreson de la traduko?

1/26/2010 10:01:00 p. m.  
Blogger zooplah diris ...

Bonan sorton. Mi ĵuse tradukis la permesilojn GPL kaj LGPL. Tio bezonis tagojn; mi konjektas, ke tradukado de libro bezonus monatojn.

1/27/2010 01:25:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon kara zooplah.
Bone kara Rubeno, kaj ceteraj eblaj interesatoj, mi tradukas la libron Jaque al terror pri kiu mi blogis: (blogafiŝo).
Kvankam mi pensas ke mi devas peti permeson al la originala eldonejo antaŭ ol publikigi ĝin "malferme", momente mi metis la tradukaĵon "en frua disvolvo" en:
http://luisguillermo.com/etc/Sxakon_al_la_teroro.pdf
el kie vi povas elŝuti ĝin.

1/27/2010 10:29:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361