2010-03-25

Enketo (2010.03.20-22) pri kolombia prezidento elektota en 2010

Publikiĝis nova enketo pri la venonta porprezidenta balotelekto en Kolombio, kies unua balotado okazos la 30an de majo de 2010 (se neniu kandidato atingas pli ol 50%, okazos -la 20an de junio- dua balotado inter nur la du plej alte privoĉdonitaj). Mi jam publikigis blogafiŝojn [1] kaj [2] pri la temo, kiam okazis ŝanĝoj en la panoramo de elekteblaj kandidatoj.
Nun la novaj ŝanĝoj, krom la pliproksimeco de la balotado, estas:

  • Malaperis laŭleĝe la ebleco de (dua) reelekto de la nuna prezidento Álvaro Uribe Vélez. Do, jam ne aperas la du scenoj kiujn mi prezentis en [1] kaj [2].
     
  • Jam determiniĝis, la 14an de marto, la kandidato de la nova Verda Partio: Antanas Mockus Šivickas (kun litova familia deveno), kiu antaŭe ja aperis en la enketoj, tamen kiel antaŭkandidato (ne oficiala, ebla, kandidato), kaj same, determiniĝis la kandidatino de la Konservatisma Partio: Noemí Sanín Posada. Tial malaperis la ebla kandidateco de la sampartia Andrés Felipe Arias, kiu aperis en antaŭaj enketoj.

La sumo ne estas 100% ĉar ekzistas aliaj tri malpli konataj kandidatoj, ĉiu kun 0,2% aŭ malpli, plus kelkaj enketitoj kiuj ne scias, ne respondas, aŭ ne voĉdonos.
Tiun ĉi enketon faris la kolombia branĉo de Gallup, mendite far pluraj amaskomunikiloj.
Nu, la nuna enketo okazis tre proksima al la determinoj okazintaj la 14an de marto, kaj krom tio, tuj post tiu ĉi enketo, la 23an de marto, okazis —dissendita televide— la ĝisnune plej kompleta ĵurnalistara intervjuo kun tiuj sep kandidatoj. Konsiderinte la eblajn efikojn de la tempopaso kaj la televida debato, jam alia grupo de enketa kompanio kaj amaskomunikiloj anoncis eĉ novan enketon, pri kiu mi intencas informi, eble morgaŭ.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Anonymous Keĉjo diris ...

Sen scio pri la kandidatoj mi elektus al Sergio FAJARDO pro tio, ke mi estas supraĵa.

3/26/2010 10:04:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361