2010-03-16

Lingvaj nuancoj: "La bona lingvo", tamen zorgeme

Dum mia nuntempa traduka tasko, krom vortarajn kaj gramatikajn librojn, mi ankaŭ tre ofte rigardas la opinion de "La bona lingvo" en ĝia parto "simplaj samsignifaj vortoj" (SSV). Tion mi faras ĉar mi, fundamente, ŝatas la ideon de tiu iniciato ekspluati, profiti, la kunmeteblon de la esperanta lingvo por atingi la novajn signifojn bezonatajn, sen enkonduko de nenecesaj neologismoj. Tamen, oni devas esti iom zorgema, kritika, kaj ne mensblinde obeema. Jen ekzemplo:

Pri la vorto "preventi", SSV: P proponas:

prevent·i → mal·help·i, antaŭ·mal·help·i, mal·ebl·ig·i

Tamen, mi opinias ke, ekzemple, "malhelpa medicino" (aŭ "malhelpa kuracado" kiel preferus SSV) estas preskaŭ absurdaĵo: Ĉu medicino kiu malhelpas? Mi opinias ke ni ĉiuj deziras medicinon kiu helpas!
Aliflanke: la signifo de "preventa medicino" estas tute klara.

Etiquetas: , ,

3 Komentoj:

Anonymous nosmetana diris ...

aŭ, eble, antaŭhelpa medicino.

3/17/2010 09:38:00 a. m.  
Anonymous Ken Miner diris ...

Jes, ofte, decida faktoro en debato pri proponata neologismo estas, ĉu ĝi faciligas derivotajn formojn. Laŭ mi via rezonado estas bona.

3/25/2010 07:36:00 a. m.  
Blogger Fortikaĵulo diris ...

Konsiderante ke ni parolas pri ekzakteco de iuj vortoj:

mi nelge tradukis italan popolan vorton "badante" (ulo-ino kiu hejme priatentas malsanulojn kaj ofte maljunulojn) en "priatentulo-ino".
Ĉu simila konstruado de vortoj ĉiam eblas laŭ vi?

Irnerio

P.S. Kiel vi vidas, ankaŭ superan mian pseŭdonimon mi konstruis sammaniere por indiki ulon kiu vivas en olda fortikaĵo.
Saluton!

3/25/2010 09:35:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361