2010-03-07

Lingvaj nuancoj: "neniam estos malfrue por ke ..."

La intencita senco de jena esprimo en la hispana:
A- "Nunca será tarde para que X"
Esperante:
A'- "Neniam estos malfrue por ke X"
Estas ke:
S1- Sendepende de la tempo kiam okazos la fakto X, tiu fakto ne estos "malfrua fakto".

Tamen, kiam mi pensas ke la tradukaĵon A' mi intencas por internacia publiko; mi ekpensas ke leganto devenanta de alia kulturo kaj tre malsimila gepatra lingvo povus kompreni ion malsaman (kvankam en la praktiko ne multe gravas la diferenco):
S2- Se la fakto X neniam okazas, X estos "malfrua fakto"
Aŭ ekvivalente:
S2'- Se la fakto X okazas en la neniamo, X estos "malfrua fakto"

La tradukado en Esperanton igas min pensi pri pli da sencoj, logike penseblaj/eltireblaj el la esperanta teksto, ol kiam mi foje tradukas Hispane↔Angle

Etiquetas: , ,

3 Komentoj:

Blogger Manuel diris ...

Jes... kion komprenos internacia publiko en tiu proverbo?

Neniam malfruas, se feliĉo pluas.

3/08/2010 11:52:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Tiu memorigas min pri angla frazo "It's never too late to X". (Tiu signifas ke fari X neniam estos misdecido, eĉ se oni jam maltrafis plej bonan tempon por fari X.)

Malgraŭ vi skribis "malfrue" kaj ne skribis "tro malfrue", tamen mi sentas ke angla frazo iom ĝenas mia pensado kaj kompreno de via intenco.

3/08/2010 03:09:00 p. m.  
Blogger ĵeromo diris ...

se mi ĝuste komprenas: eĉ se ili malfrue reagas / eĉ se ili parolas post la okazaĵoj, la internacia komunumo ktp. prave esprimas sian abomenon...

3/09/2010 12:53:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361