2010-04-08

Enketo (2010.04.05-07) pri kolombia prezidento elektota en 2010

Hodiaŭ publikiĝis la rezultoj de nova enketo, ĉi-foje farita de la "Centro Nacional de Consultoría", komisiita far la amaskomunikilo CM& (www.cmi.com.co). La ĉefa ŝanĝiĝo por la nuna scenejo, rilate la antaŭan, estas ke la kandidato Sergio Fajardo Valderrama, frukomence de la nuna monato metis finon al sia kandidateco, kiam li akceptis proponon kunuiĝi al la kandidateco de Antanas Mockus Šivickas, tiel ke se ĉi-lasta kandidato iĝus prezidento, Fajardo iĝus vicprezidento, kaj tiu kuniĝo verŝajne havis rimarkeblan efikon laŭ la nunaj rezultoj (kompare kun la antaŭa enketo); jen:

Cetere, 2% el la demanditoj esprimis deziron voĉdoni blanke (ili ŝatas neniun kandidaton), kaj 5% ankoraŭ ne decidis por kiu voĉdoni.

La enketo estis farita inter la 5an kaj la 7a de aprilo.

Pli pri la temo: en antaŭaj blogafiŝoj: [1], [2], [3], [4] kaj [5].

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Kara Luis,

Kion opinias la kandidatoj pri la amas-tombejo kun 2000 kadavroj trovita en Kolombio antau ne multe? Mi legis ke tiujn homojn mortigis l' armeo en la lastaj ses jaroj.

Amike,

Enriko

4/12/2010 01:16:00 a. m.  
Anonymous Ruben' Torres diris ...

Kara Enriko:

Pri la nombro de vi menciata mi ne estas certa (al mi sxajnas troa), sed gxuste tiuj "detaloj" malfelicxe jxetas ombron en la kandidato de la nuna registaro.

S-ro Santos (hodiaux ministro pri Defendo kaj kandidato kiu apogas la politikojn de S-ro Uribe, nia nuna prezidento) estas cxefe kritikata de siaj kontrauxuloj pro tio ke lastatempe en Kolombio la armeo mortigis senkulpajn junulojn kaj klopodis kredigi ke temas pri gerilanoj.

La kazo estas nomata "Fasaj Positivoj" kaj aludas la premon de la registaro al la militistoj por montri "rezultojn" en la lukto kontraux la geriloj.

Kvankam la prezidento Uribe estas apogata de la plejmulto el la kolombianoj, multaj pensas ke tiuj metodoj estas abomenindaj.

S-roj Uribe kaj Santos sin defendas dirante ke ili ne sciis pri tiuj krimoj, kaj fakte ili forpelis kelkajn oficirojn (kaj ecx generalojn) el la armeo pro tiu skandalo.

Cxirkaux mil militistoj alfrontas procesojn de la kolombia justico pro la "Falsaj Positivoj", sed estas kiuj diras ke la procesoj ne avancas flue cxar kelkaj sxtataj institucioj ne montras intereson solvi la kazon.

4/16/2010 12:18:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361