2010-05-10

Plena Ilustrita Vortaro, en PDF, eŝutebla.

Mi trovis ke iu(j) homo(j) (ĉu "krimuloj" kiuj ne respektas kopirajton?), alŝutis en Interreton senpermese, por ke aliaj ilin elŝutu senpage, la Plenajn Vortarojn skanitajn kiel bildo en PDF-formo. Tiuj libroj estas kopirajtitaj verkoj eldonitaj far SAT: Plena Vortaro de Esperanto kun Suplemento, de 1980 aŭ/kaj Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, de 2002.

Ĝis nun, mi trovis ilin en tri retejoj:
http://uz-translations.net/?category=espdics
http://217.114.238.56/NPIV-2002.pdf
ftp://81.13.60.250/Esperanto/NPIV-2002.pdf
Mi instigas vin: Ne elŝutu senpage verkon kiu havas kopirajton!
Mi atentigas al SAT pri tia malrespekto al ĝia rajto.

Etiquetas: , , , ,

10 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Dankon pro la ligiloj

5/11/2010 02:12:00 a. m.  
Blogger Ant diris ...

Este blog ha sido eliminado por un administrador de blog.

5/11/2010 03:31:00 a. m.  
Blogger Esperanto.Chile diris ...

Kiam mi elŝutis ne aperis ian "kodon" por malfermi la arkivon. Ĉu la afero ŝanĝis kaj nun estas tute libera arkivo?

5/11/2010 10:10:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Héctor, Mi ne scias. Kiam mi estis elŝutonta, aperis malsupre de la datenoj pri la libro, "Password:uztranslations", kaj kiam mi el-RAR-igis, mian programon 7-zip petis pasvorton por elgigi la dosieron PDF, do, mi uzis "uztranslations" kaj ĝi funkciis sukcese.

5/11/2010 11:03:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara ANT:
PARDONU MIN! Mi intencis forviŝi vian unuan komenton, tiun kiun vi mem kiel aŭtoro forviŝis antaŭe, sed pro eraro (ŝajne pro malrapido de la sistemo kio pensigis min ke ĝi ne forviŝiĝis) bedaurinde mi forviŝis ankaŭ vian duan komenton!!.
Mi pardonpetas.

5/11/2010 11:15:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Estimata,

PIV estas kopirajtita verko eldonita de SAT. Ni jam skribis al la retprovizanto por peti forigon de ĉi tiu teksto, kaj prenos pliajn paŝojn por tion atingi se necese. Nun mi afable petas vin forigi tiun ĉi instigon al kopiado de protektita verko.

Antaŭdankas,
Vinko Markovo
Ĝenerala Sekretario de SAT

5/11/2010 05:21:00 p. m.  
Anonymous becxjo diris ...

Kompatinda mizera SAT. Ili havas neniun alian morimedon krom vendi je kosto pli tio kiun vortaro meritas. Mi abomenas SAT kaj pregxas gxian malaperon.

5/12/2010 11:06:00 p. m.  
Blogger Bertilo diris ...

Mi jam havas kaj PIV-on 2002 kaj PIV-on 2005 en pagitaj paperaj eldonoj. Ĉu tio signifas, ke mi ja rajtas elŝuti la piratajn PDF-ojn? Se, ne, kial ne?

5/14/2010 10:25:00 a. m.  
Blogger Jaffa McNeill diris ...

Mi havas PIV-on 2005 en pagitaj paperaj eldonoj. Kie povas mi elsxuti la PDf lauxlega? Mi ni povas porti la paperan librojn kun mi!

5/17/2010 03:04:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Kara Luis Guillermo:

Nun ni ja povas parafrazi la versojn de Julio:

Polvkovrite en retejaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.

:)

Via:

Ruben'

6/05/2010 12:08:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361