2012-04-04

PIV oficiale en la reto

Bone, finfine aperis PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto) en la reto, oficiale:

http://vortaro.net

Tamen. mi deziras ke oni povu uzi ĝin pli publike kaj facile: Sen tia deviga registriĝo.

Pri la historio de la projekto vi povas legi artikolon en Libera Folio.

Nu, kiel ĉiam kaj pri ĉio, kelkaj homoj havas neŝatan opinion pri PIV, ekzemple:

Etiquetas: , , ,

2011-03-28

Novaĵo: Baldaŭ PIV en La Reto

Jen bona mesaĝo en "Fejsbuko", hodiaŭ, 28an de marto de 2011, far Pietro Von Herts Júnior:

« La sumo estas kolektita!
Jen finfine ni atingis tion, al kio ni strebis. Lastatempe preskaŭ samtempe alvenis pluraj grandaj donacoj, dank' al kiuj ni sukcesis kolekti la planitan sumon. Dankon al ĉiuj kontribuintoj pro tio. Ni komencis jam laborojn pri la vortaro kaj de tempo al tempo ni informos pri la evoluo de niaj laboroj, unuavice ni provos teni kontaktojn kun la donacintoj.»
« Baldaŭ ĝi estos enretigita...»

ligilo: VORTARO.NET

Etiquetas: , ,

2010-05-10

Plena Ilustrita Vortaro, en PDF, eŝutebla.

Mi trovis ke iu(j) homo(j) (ĉu "krimuloj" kiuj ne respektas kopirajton?), alŝutis en Interreton senpermese, por ke aliaj ilin elŝutu senpage, la Plenajn Vortarojn skanitajn kiel bildo en PDF-formo. Tiuj libroj estas kopirajtitaj verkoj eldonitaj far SAT: Plena Vortaro de Esperanto kun Suplemento, de 1980 aŭ/kaj Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, de 2002.

Ĝis nun, mi trovis ilin en tri retejoj:
http://uz-translations.net/?category=espdics
http://217.114.238.56/NPIV-2002.pdf
ftp://81.13.60.250/Esperanto/NPIV-2002.pdf
Mi instigas vin: Ne elŝutu senpage verkon kiu havas kopirajton!
Mi atentigas al SAT pri tia malrespekto al ĝia rajto.

Etiquetas: , , , ,

6.2914-75.5361