2011-01-25

Matematika fiziko, laŭ Andrei Losev

«Vi povas ŝati aŭ malŝati tion, sed dum la lastaj 40 jaroj la formo de tio kio estis nomita Teoria Fiziko ŝanĝis konsiderinde. Ĝi diversiĝis en stiloj. En la bona malnova tempo, teorifaro estis kiel navigado inter insuloj de eksperimentaj konstataĵoj. Kaj, se la vojaĝo ne estis apud la marbordo (kio estis ege rekomendinda pro sekurecaj motivoj) maristoj estis kontinue rigardantaj antaŭen, esperante vidi terenon -ju pli frue, des pli bone. Intelektaj vetludantoj provantaj transiri la maron estis plejparte seniluziigitaj, perditaj kaj forgesitaj; bonsortaj supervivintoj estis proklamitaj geniuloj, sed ... neniu rekomendus ĉi tiun vojon por siaj amikoj aŭ parencoj.
Hodiaŭ, iuj teoriaj fizikistoj (ni nomu ilin maristoj) trovis metodon por supervivi kaj navigi tra la malfermita maro da puraj teoriaj konstruoj. Anstataŭ la horizonton, ili rigardas la stelojn dirantajn al ili ĝuste kie ili estas. Tiuj maristoj konscias pri la fakto, ke la steloj neniam diros kie estos nova tereno, tamen povos diri ilian pozicion sur la terglobo. Tiamaniere tiuj maristoj -kune- estas farantaj mapon kiu fine faciligos navigadon en la maro kaj helpos eltrovi novan terenon.
Teoriistoj fariĝas maristoj nur ĉar ili tion ŝatas. Gejunuloj, delogitaj far kapitanoj formantaj skipojn por iri al nova Eldorado de Teorio pri Unuigita Kvantuma Kampo aŭ Kvantuma Gravito, baldaŭ konscios ke ili elspezos sian tutan vivon sur la maro. Tiuj, kiuj ne ŝatas navigadi dizertos el vojaĝo, sed por veraj potencialaj maristoj la maro fariĝas ilia pasio. Verŝajne ili rakontos la allogan kaj timigan veron al siaj studentoj -kaj la konvenaj homoj volonte aliĝos al iliaj vicoj. Ĉi tiujn maristojn oni nomas matematikaj fizikistoj; ili formas unu el la stiloj de moderna Teoria Fiziko.»

— Andrei Losev (Андрей Семенович Лосев), en Felix Berezin, ISBN 9789812705327, World Scientific Publishing, Singapuro, 2007; paĝoj 3-4.

Etiquetas:

6.2914-75.5361