2011-04-04

La nurhoma justeco

Mi rimarkas ke ofte la homoj, speciale tiuj kiuj havas ian nivelon de religiaj kredoj, trovas, almenaŭ ĉe la unua pripenso, ke en la universo ekzistas ia "maljusteco", ĉar ofte bonfaraj homoj —eble ili mem— suferas pro malfacilaj situacioj (ekzemple malsanoj kaj similaĵoj) kiujn oni povas taksi kiel "punoj", dum, samtempe, malbonfaraj homoj ĝojas bonegajn situaciojn, kiujn oni povas taksi kiel "premioj".

La problemo estas ke la ideo "justeco" estas koncepto nur homa, artefarita, en la senco ke ĝi estis kreita far la homo por la funckiado de sia socio, kaj tute fremda al la eksterhoma universo. Ŝtono, akvo, stelo, galaksio, k.t.p. ne funkcias laŭ la homa leĝo de "justeco" sed nur laŭ la fizikaj leĝoj.

Laŭ mi, la ideo de "justeco" baziĝas sur estetikaj radikoj rilataj psikologie al la konceptoj pri simetrio kaj ekvilibro. Ni facilanime translokigas nian homcentran vidpunkton al la universo, esperante ke —en "universo farita por ni"— ekzistu ia ekvilibro, tamen ni ne emas facile kompreni ke "justeco" estas ia ekvilibro nur ĉi-loka, limigita al la homa socio. La universo ja povas havi simetriojn kaj ekvilibrojn, sed nur en la fizika senco, kaj ĝi ne povas trakti la homon kvazaŭ io speciala. Same kiel la universo ne estas homforma, ĝi ankaŭ ne estas hompensa.

Etiquetas: , , , ,

2010-01-30

Duobla kritika kriterio

Imagu ke en la mondo tute ne ekzistus floroj.
Imagu ankaŭ ke iam, en tiu mondo, iu homo, Lazaro, kun artaj emoj, elpensas ornamaĵon, kun koloraj folietoj ĉirkaŭanta cirklon, kaj kun aliaj partoj ..., Nu, por ne longigi lacige la detalan priskribon, pli bone mi montras tiun ornamaĵon inventitan far Lazaro:

Mi estas certa ke en tiu mondo, ekestus multegaj kritikoj kontraŭ tiu ornamaĵo inventita far Lazaro, la plimulto dirus ke tio estas stultaĵo, kaj nur malmultaj homoj uzus ĝin por ornami siajn hejmojn, kaj same pri la ceteraj variantoj —kolore kaj forme— kiujn Lazaro elpensis.

Same okazas pri Esperanto, multaj homoj faras kontraŭ ĝi kritikojn kiujn ili ne kuraĝas fari kontraŭ la Araba, la Franca, la Angla, la Hispana, La Japana, k.t.p.

Ni povas imagi ankaŭ ke en la mondo neniam ekzistis la "natura" lingvo X, kaj ke iam, iu homo inventas lingvon kiel X. Se li proponus tiun lingvon por milionoj da homoj, multegaj homoj forte kontraŭstarus tiun proponon, dirante ke tiu lingvo ne taŭgas.
Oni taksus tiun lingvon X pli -antaŭjuĝe- laŭ ĝia deveno (konsscie elpensita) ol laŭ ĝiaj veraj lingvaj karakterizaĵoj.
Vi povas fari iun ajn anstataŭon:

X = Ĉina
X = Araba
X = Angla
X = Hispana
X = Franca
X = Japana
X = ...

—————————
Noto: La bildo estas farita per tranĉaĵo el foto apartenanta al la Galerio de melitopolano

Etiquetas: , , , ,

6.2914-75.5361