2011-07-15

Duobla moralnormo

Se vi kaptas senpermese privatajn komunikojn kaj ilin publikigas, vi riskas esti taksata kvazaŭ heroo aŭ eble kiel krimulo. Tia estas la duobla moralnormo de multaj homoj.

En antaŭa blogafiŝo mi skribis pri tio, kaj nun, kun la afero pri News of The World, ekestis nova okazintaĵo por rimarkigi konkretan ekzemplon pri tia duobla moralnormo.

Eble sekreta kialo estas ke multaj homoj volas estis povaj, kaj tamen —dum ili ne estas tiaj— ili malamas la povulojn.

Etiquetas: , , , , ,

3 Komentoj:

Anonymous becxjo diris ...

Miaopinie ekzistas subtila diferenco inter sercxo de sekretoj flanke de potenculoj celante denunci misuzojn faritajn helpe de tiaj potencoj (Wikileak) kaj sercxo de privataj aferoj rilataj al viktimoj de krimoj por fari monon malkasxante ilin (News of the world).

7/15/2011 03:05:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Nu, Kara Beĉjo: Se la ŝtelkaptota informo vere alportos ion antaŭe nekonitan, la spiono DEVAS UNUE EKSTERLEĜE PERFORTI PRIVATAN KOMUNIKON, kaj nur post tiu PERFORTO li/ŝi konstatos ĉu la kaptita informo temas pri misfaroj aŭ misuzoj.
Se kelke da la eksterleĝe kaptita informo temas pri misfaroj, tiun ĉi konstaton li/ŝi uzos por pravigi (ŝajnjustigi) sian perfortan agon: post la eksterleĝa ago.

7/16/2011 11:25:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Mi ekpensis similan ekzemplon:
Ŝtelisto kiu forprenas monon de iu homo, kaj poste —trovinte ke la ŝtelita mono estis antaŭe ankaŭ ŝtelita de alia far sia viktimo— pravigas sian ŝtelon argumentante ke la ŝtelita mono ne apartenis al la prirabita homo.
Nu, en nia socio ekzistas proverbo: "Tiu kiu prirabas rabintan homon havas 100 jarojn da pardono".

7/16/2011 01:32:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361