2011-12-30

Unu solvo al teknika problemeto

Mi, kiel eble multaj aliaj, interesiĝas pri la solvo de problemoj. Do, dum la lasta tempo mi estas esplorante pri la metodaro TRIZO (триз = теория решения изобретательских задач) iniciatita far Genrikh Saulovich Altshuller (Генрих Саулович Альтшуллер) en Sovetunio. Mi mencias tion, ne ĉar mi povas diri ke mi aplikis metodon de TRIZO al la problemeto pri kiu mi skribas, sed pro tio, ke iel, la legado pri tiu metodaro jam vokas en mi plian emon rigardi teknikan problemon el pluraj vidpunktojn, kvankam mi estas ankoraŭ tre malproksime de povi konsideri kontentigajn miajn konojn pri tiu interesa metodaro.

Jen la problemeto: En mia hejmo oni uzas odor-eligan produkton Décor Scents™ de la firmao Glade. La tenilo por la odora pakaĵeto, ne estas unubloka, sed konsistas el vitra bloko al kiu estas algluita plasta duonframo kiu retenas la odoran pakaĵeton per la flankaj kaj malsupraj bordoj:

Mi konsideras tian ne-unublokan konstruon bedaŭrinda, ĉar post kelke da tempo la plasta duonframo malgluiĝas. Mi du/tri fojojn realgluis tiun tenilon per cianoakrilata gluo, tamen tia fikso daŭris nur malmultajn semajnojn.

Ĉe la lasta malgluiĝo mi decidis pensi pri nova solvo. La malantaŭa bloko kaj la duonframo estas travideblaj, kaj vere, iom "stulte" mi imagis ke ambaŭ partoj estis plastaj materialoj, do mi pensis fiksi la duonframon al la bloko per du etaj ŝraŭboj. Mi prenis drilon kun maldika borilo kaj intencis bori trueton tra la duonframo kaj iomete en la (plasta!) bloko. Tamen, la malmoleco de la bloko ne permesis bori plu. —Kion fari? La solvo per ŝraŭbetoj ne eblis!

La vortoj kiujn oni uzas por difini problemon foje kondukas nin en limigitan direkton de la spaco de solvoj. Nature, mi pensis unue ke tiuj du partoj devas esti gluitaj (hispalingve: "pegadas") kaj tuj ankaŭ la pensoj pri solvoj iel rondas "gluo"; la salteto al fiksado ne per gluo sed per ŝraŭboj ankoraŭ estas tre eta, tre simila al "gluo". Mi emis fari iom pli gradan salteton mensan.

Mi pensis, —Kio vere estas la celo? —Ĉu ke la du partoj estu "gluitaj"?. Ne! la celo estas ke la du partoj "ne estu facile disigeblaj". La gluo kaj la ŝraŭboj estas nur du manieroj por atingi tiun "nedisigeblon". Ĉu ekzistas aliaj manieroj por ke du partoj ne disiĝu (facile)? La gluo kaj la ŝraŭboj (uzitaj kiel mi unue intencis) estas ambaŭ rimedoj "inter" la du partoj, tamen, ekzemple kiam du homoj volas ne disiĝi, ili ne uzas ion "inter" ili, sed ili ĉirkaŭbrakas sin: ⇒ Ili uzas rimedon ne "internan" sed "eksteran". —Ĉu mi povas fari ke la du partoj ĉirkaŭbraku inter ili? Mi ne povas kreskigi "brakojn" en la malmola vitra bloko, tamen, precize la ŝraŭbetoj en la plasta duonframo povas utili por fiksi draton kiu, kvazaŭ brakoj, "ĉirkaŭbraku" la vitran blokon, kaj do, tiel mi alvenis al jena solvo:

Kaj tiel aspektas nun la odor-eligilon, kun odora pakaĵeto:

6.2914-75.5361