Mortigita la krimulo supera ĉefo de FARK
Hieraŭ nokte la kolombiaj aŭtoritatoj raportis la mortigon de la, ĝistiame, supera ĉefo de la terorisma kaj narkotaĵkomerca organizaĵo FARK (hispane "FARC"), Guillermo León Sáenz Vargas, plej konata per lia alinomo Alfonso Cano. Mi gratulas la kolombiajn registaron, militfortojn, kaj miajn samnacianojn: la kolombian popolon ĝenerale, kiu deziras la finon de tiu "kancero" nomita FARK. |
Mi profitas la okazon por rememorigi vin ke la libro Ŝakon al la teroro, pri batalo kontraŭ FARK dum la nuna kolombia prezidento estis ministro pri Defendado, estas elŝutebla el:
http://luisguillermo.com/shakon/
Etiquetas: fark, Juan Manuel Santos, Kolombio, Ŝakon al la teroro
3 Komentoj:
Ĉu FARK reste ekzistas, sub malsama estro?
http://averdade.org.br/2011/11/novo-livro-sobre-as-farc-ep-desfaz-mitos-sobre-a-guerrilha/
Legu tion libron. Eble vi ŝangu viajn pensojn pri FARC
Al FARK mi nun deziras morton, tutan malaperon.
Publicar un comentario
<< Home