Kajero 5-a de "ESPERANTOLOGIO"
Jam estas havebla la kvina kajero, 2011.07.14, de "ESPERANTOLOGIO / ESPERANTO STUDIES" (EES 5), kun 150 paĝoj, kiel dosiero PDF de 9.75MB:
http://www2.math.uu.se/esperanto/ees5.pdf
Ĝi enhavas jenajn interesajn artikolojn:
- Salutvorto de la redaktoro / A word from the editor, far Christer Kiselman.
- La strukturo de Esperanto kiel faktoro por certigi ĝian funkcion rilate al Lingvaj Rajtoj: Ĉefe pri la koncepto de lingvolernado kaj pri konscio de lingva normo, far Kadoja Hidenori.
- Pri tiu ĉi revuo / About this journal.
- Recenzo pri nova germanlingva biografio de Zamenhof verkita de Andreas Künzli, far Leif Nordenstorm.
- La esperanta literaturo tra la lupeo de kelkaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj, far Vilmos Benczik.
- Organizaj strukturoj kaj la estonteco de Esperanto, far Humphrey Tonkin.
- Unu hindunia infanlibro en Eŭropo, tri eŭropaj infanlibroj en Hinda Unio, far Spomenka Štimec.
- Variantoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof, far Christer Kiselman.
- Korektoj al EES 4
0 Komentoj:
Publicar un comentario
<< Home