2012-04-07

"Cliplets" inter fotaĵo kaj videaĵo, iusence

Esploristoj de Microsoft Research faris programon kiu permesas produkti —oni povas diri— "fotecajn videaĵojn" (aŭ "videecajn fotaĵojn"), kiuj kombinas senmovan kaj moviĝantan parton en unu sama bildo.

Nu, oni povas argumenti ke ne temas pri fotaĵo, ĉar, teknike, fakte tio estas videaĵo. Prave. Tamen en kelkaj el ili la preskaŭ-fota aspekto estas eble pli granda ol la videa aspekto, kvankam ĉi-lasta tuj altiras la atenton de la rigardanto, jen:

Bona afero estas ke la programo estas senpage elŝutebla:

http://research.microsoft.com/en-us/um/redmond/projects/cliplets/

Oni trovas instruajn ekzemplojn pri kiamaniere uzi la programon Microsoft Cliplets en tiu retpaĝo kaj en Youtube.com.

Jen aliaj bonaj ekzemploj trovitaj en la reto (alklaku por grandigi):

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361