2012-03-01

Du malaj kialoj por unu sama konduto

Hodiaŭ mi aŭdis anekdoton pri sinjoro Rafael Nuñez, kiu estis prezidento de Kolombio kaj aŭtoro de la teksto de nia nacia himno. Jen ĝi:

Iam kolombia sinjorino, kiu lin konis, renkontis lin en la urbo Liverpool, kaj rimarkis ke li vestis palton iom aĉan, do ŝi diris al li pri tio, tamen li respondis:
— Trankviliĝu. Tio ne gravas, ĉar tie ĉi neniu scias kiu mi estas.

Jarojn poste, jam en la urbo Bogoto kaj kiam li estis prezidento, novan fojon la sama sinjorino renkontis lin, kaj, rimarkinte ke li uzis la saman aĉan palton, denove sugestis al li ke tia vestaĵo ne estis konvena por li. Tamen, ĉi-foje li respondis:
— Trankviliĝu kara sinjorino. Tio ne gravas, ĉi tie ĉiuj scias kiu mi estas.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361