2013-01-31

Mia tradukilaro

Mi volas nun mencii la ilojn per kiuj mi helpas min por la tradukado de libroj. Aperas kiel ligiloj la interretaj adresoj kiujn mi preferas, se ne estas problemo kun La Reto. Se mi havas problemon por aliro al La Reto, mi estas devigata uzi la paperan libron:
  1. Gran Diccionario Español-Esperanto, far Fernando de Diego.
  2. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, far Bertilo Wennergren.
  3. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 2005, Ĉefredaktoro G. Waringhien.
  4. Esperanta Bildvortaro, 1988, far Rudiger Eichholz. (papera aŭ skanita/pdf versio).
  5. Plena Analiza Gramatiko, 1985, far K. Kalocsay kaj G. Waringhien. (papera aŭ skanita/pdf versio).
  6. Kien La Poezio, 1957, far Brendon Clark (ĝi estas iomete utila pro siaj kvazaŭ-sinonimoj, papera aŭ skanita/pdf versio).
  7. Tradukiloj en Interreto: http://translate.google.com, kaj iomete http://traduku.net.
  8. Vikipedio (ne nur la esperantlingva kaj la hispanlingva versioj)
  9. Tatoeba (ne tre utiligita).
  10. Vorto Kontraŭ Sia Fono (ne tre utiligita).

Do, por la nuntempa tradukanto ekzistas, feliĉe, multaj helpoj.

Etiquetas: , , ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Belajn librojn vi havas en tiu foto.

Eble Esperanta gramatika korektilo ankaŭ utilas por kontroli tradukaĵojn. Mi laboris pri tiu ilo:

http://www.languagetool.org/eo/

Vi povas uzi ĝin rete, aŭ instali ĝin sur via komputilo. Mi ĝojus, se vi eble trovas ĝin utila. Kompreneble, ĝi ne trovos ĉiujn erarojn, kaj fojfoje atentigas pri neveraj eraroj, sed ne tro ofte mi esperas. Ne hezitu sendi sugestojn, ĉar mi ŝatus plibonigi ĝin.

2/28/2013 05:17:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon, kara dminiko.
Ja, ĝi estas utila. Mi ekuzas ĝin.

Amike,
Luis Guillermo Restrepo Rivas

3/01/2013 12:15:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361