2013-01-23

Mia nova tradukado

Eble kelkaj legantoj de tiu ĉi blogo rememoras ke mi tradukis al Esperanto la libron "Ŝakon al la Teroro: La jaroj hororaj por la FARK", verkita de la nuna prezidento de Kolombio, Juan Manuel Santos.

Nu, jam ekde kelkaj semajnoj antaŭe mi entreprenis novan libro-tradukadon el hispana lingvo al Esperanto:

Ĉi-foje temas pri la historia kaj membiografia libro far la kolombia eksprezidento Álvaro Uribe Vélez "Ne Estas Afero Perdita", kiu aperis originale en lingvoj angla ("No Lost Causes" ) kaj hispana ("No Hay Causa Perdida").

Kompreneble, kaj bedaŭrinde, mi ne povas dediĉi multe pli da tempo al tiu tasko, do, ĝia fino prokrastiĝos pli ol kiom mi deziras. Ĉi-momente, proksimume 20% el la libro estas jam preta.

Mi esperas, post fini la tradukon, atingi la permeson de la eksprezidento por disponigi en Interreto la esperantlingvan version publike elŝuteblan.

Etiquetas: , , , , , ,

4 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

La titolo "Ne estas afero perdita" (mi pensas, ke oni normale ne majuskligas ĉiun vorton de librotitolo en Esperanto) estas dumaniere miskomprenebla. Unue, oni ne nepre ĝuste kaptas, ke "estas" signifu "ekzistas", kaj ke la afero estas la subjekto; oni povus kredi, ke la subjekto estas ellasita, kaj la afero estas predikativo. Due, ĉu ĉiuj komprenos, ke "afero perdita" estas malsukcesinta aŭ senespera afero, ke ne ekzemple pluvombrelo, kiun iu postlasis en vagonaro, kaj kiun oni gardas en la stacidomo, por ke la posedanto povu eventuale rericevi ĝin? Do, "sinjoro Uribte ne estas postlasita ombrelo"? Eble mi estas tro miskomprenema, sed titoloj estas gravaj, kaj ofte oni vidas ilin tute sen ia kunteksto por klarigi eventualan plursencecon.

1/28/2013 11:47:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Sennomulo:
Unue, dankon pro via komento, kaj pro preni la tempon por skribi ĝin.
Mi opinias ke ankaŭ la originalaj titoloj anglalingva kaj hispanlingva estas plursencaj kaj eĉ ne tute ekvivalentaj aŭ samsignifaj. Mi pensas ke la tradukaĵo devas "traduki"/"porti" al la celita lingvo ankaŭ la ambiguecon aŭ plursencecon.
Iu ajn alia pli "unusenca" titolo ne fidelos al la originala ambigueco, kaj mi pensas ke ĝi estus tro longa (aŭ ĉu vi havas iun proponon por mia konsidero?)

Dankon.

1/28/2013 08:05:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Mi aldonas ke, la titolon esperantlingvan kiun mi uzas, malgraŭ ia ambginueco, estas iel eĉ pli fidela al la libra teksto ol tiuj de la angla kaj hispanaj versioj: La titoloj (precipe en la angla ne tiom forte en la hispana) ŝajnas nei la ekziston de ĉiuj perditaj (=neatingeblaj, rezignendaj) aferoj (=serĉindaĵoj, dezirindaĵoj). Tamen, laŭ la teksto de la libro, la aserto ne estas tiele absolutisma, sed temas pri Kolombio, kiu en mia esperanta titolo (kaj en la ceteraj du) estas ellasita. Se mi uzus la frazon "Ne ekzistas afero perdita", mi falus en la absolutismon de la angla esprimo, kio ne estas tio kion la aŭtoro asertas. Povas ekzisti aliaj aferoj perditaj (dezirindaĵoj rezignendaj).

1/29/2013 11:10:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Vi pravas, ke necesas konsideri la tutan tekston de libro por decidi pri bona traduko de la titolo.

Ofte necesas konsideri ankaŭ la merkaton, en kiu oni vendos la libron. Kelkfoje, kiam oni tradukas libron, oni ŝanĝas la titolon en maniero, kiu povas ŝajni tre kaprica, sed verŝajne havas motivon. Ekzemple, la angla libro "Lustrum" iĝis "Conspirata" en la itala ... sed ne demandu al mi, kial!

1/30/2013 05:00:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361