2013-01-23

Mia nova tradukado

Eble kelkaj legantoj de tiu ĉi blogo rememoras ke mi tradukis al Esperanto la libron "Ŝakon al la Teroro: La jaroj hororaj por la FARK", verkita de la nuna prezidento de Kolombio, Juan Manuel Santos.

Nu, jam ekde kelkaj semajnoj antaŭe mi entreprenis novan libro-tradukadon el hispana lingvo al Esperanto:

Ĉi-foje temas pri la historia kaj membiografia libro far la kolombia eksprezidento Álvaro Uribe Vélez "Ne Estas Afero Perdita", kiu aperis originale en lingvoj angla ("No Lost Causes" ) kaj hispana ("No Hay Causa Perdida").

Kompreneble, kaj bedaŭrinde, mi ne povas dediĉi multe pli da tempo al tiu tasko, do, ĝia fino prokrastiĝos pli ol kiom mi deziras. Ĉi-momente, proksimume 20% el la libro estas jam preta.

Mi esperas, post fini la tradukon, atingi la permeson de la eksprezidento por disponigi en Interreto la esperantlingvan version publike elŝuteblan.

Etiquetas: , , , , , ,

6.2914-75.5361