2014-09-14

Daŭrigo pri la 20-a Kolombia Kongreso de Esperanto

Kiel planite, hieraŭ, 13-a de septembro, pluraj "veteranaj" esperantistoj havis kunsidon kun la universitataj studentoj kiuj konsistigas la Organizantan Skipon aŭ Lokan Kongresan Komitaton por la 20-a Kolombia Kongreso de Esperanto. La celo de ĉi-tiuj kunsidoj estas kunhavi informiĝon pri la disvolvo de la kongresa organizado.
En la foto ↑ aperas la partoprenintoj de la hieraŭa kunsido: de maldekstre dekstren: Humbreto Mayorquín Hernández (vizitanto el Bogoto), Johan Sebastian Montoya Tamayo, Daniel Valencia, Jairo Del Rio Ángel, Johnatan Rojas, kaj Jorge Velásquez. Mi estis malantaŭ la lenso, kaptante la foton. Bedaŭrinde aliaj du aktivaj esperantistoj kaj kutimaj partoprenintoj en tiuj kunsidoj ne povis ĉeesti hieraŭ: Rodrigo Alberto Ramírez kaj Luis Felipe Saldarriaga.
Laŭ informo de la organizantoj, ĝis la 12-a de septembro, 20 homoj jam estis aliĝintaj al la kongreso, inter ili du el meksiko.
Nia kongreso jam aperas en la listo de Esperanto-aranĝoj de Eventoj: http://www.eventoj.hu/2014.htm.
Nia venonta kunsido el tiu-ĉi serio okazos la 27-an de septembro.

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361