2014-07-09

Mi ĵus forlasis Tŭiteron

En mia blogaĵo de 2009-08-01 mi anononcis la komencon de mia "pepado" per Tŭitero.

Nun mi decidis fini mian skribadon per tiu reto: Elimini mian konton. Jen la kialoj:

  1. Mi trovas ke oni "perdas" tie multe da tempo: Ekzistas aliaj farindaj agoj pli utilaj aŭ valoraj por elspezi mian tempon.
  2. Miaj mesaĝoj ne estas tre gravaj aŭ interesivaj, kompare kun la "gravaj"/interesivaj homoj kiuj pepas, do mi trovas ke la ĉefa utilo de Tŭitero por mi estas: ne tiom la disvastigo de miaj mesaĝoj sed la legado de la mesaĝoj de aliaj gravaj aŭ interesivaj homoj kaj institucioj. Kaj ĉi-lastajn mi povas legi sen konto en Tŭitero, simple mi tajpas en la ret-krozilo:
    http://twitter.com/INTERESIVA-KONTO
    kaj tiel mi povas legi la lastajn pepojn de INTERESIVA-KONTO, kvankam mi mem ne apartenas jam al Tŭitero. Do: forigante mian konton el Tŭitero mi ne perdas la ĉefan profiton kiun mi atingas el tiu reto.
  3. Fine: lastatempe aperis nedezirataj strangaĵoj (angle: "spam"): Ekzemple pepoj kiuj aperas kvazaŭ ke mi sekvas al iliaj skribintoj, kvankam mi neniam eksekvis tiujn. Kaj eĉ pepoj kiuj aperas kvazaŭ ke mi "re-pepis" ilin, kvankam tion mi neniam faris. Kaj mi deziras eviti tiajn malagrablaĵojn kaj eĉ eblajn misopiniojn pri mia konduto aŭ pensmaniero kiuj povas vekiĝi en aliaj uzantoj de Tŭitero

Aldone: Mi opinias ke Tŭitero havas problemon: Ĝi estas tutmonda reto kaj do multaj "pepoj" ne interesas al multaj "sekvantoj": Ekzemple, miaj mesaĝoj pri lokaj aferoj (ekzemple pri Kolombia politiko) probable ne interesas al multaj el miaj sekvantoj, ekzemple eksterlandaj esperantistoj, kiuj povas eĉ ne kompreni la hispanan lingvon. Kaj same okazas en la alia direkto: venas al mi mesaĝoj el sekvitaj eksterlandanoj pri iliaj lokaj aferoj (foje en lingvoj kiujn mi ne komprenas), mesaĝoj kiuj ne interesas min.

Do: Adiaŭ Tŭitero !

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361