2010-05-14

Enketo (2010.05.13) pri kolombia prezidento elektota en 2010

Hieraŭ publikiĝis la rezultoj de nova enketo farita de la "Centro Nacional de Consultoría", komisiita far la amaskomunikilo CM& (www.cmi.com.co). Jen la ĉefaj rezultoj:

Cetere, laŭ la respondoj al eventuala dua balotado (necesa se la plej voĉdonita atingas malpli ol 50% + unu baloton) inter Santos kaj Mockus, nun ili ambaŭ atingus 47%.

Verŝajne la gajnonto gajnos per malmulta elcentaĵo, kaj tial mi antaŭvidas problemojn: protestojn de la partianoj de la venkoto. Dezirinde estus se inter la gajnonto kaj la dua estu granda elcentaĵa diferenco.

Pli pri la temo: en antaŭaj blogafiŝoj: [1], [2], [3], [4], [5], [6], [7] kaj [8].

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Blogger Danipilze diris ...

Cxu vi atendas Santos gajni in la enketoj por publikigi

5/17/2010 10:28:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Danipilze,
Mi jam publikigis rezultojn de pluraj enketoj, kaj ili eble estas eĉ "tro da" por publiko eksterlanda kiu legas mian blogon, publiko por kia tiu temo ne estas tiel grava aŭ interesa kiel por ni, kolombianoj. Okazis alia enketo far Datexco (en kiu aperas Mockus 32,8% kaj Santos 29,3%, kaj en dua balotado Mockus 47,9% kaj Santos 33,6%), tamen, mi opinias ke tiu farita de CNC, kiun mi publikigis tie ĉi, estas multe pli fidinda: Datexco demandis 1200 homojn en 32 urboj, CNC demandis 3000 homojn en 100 urboj, urbetoj kaj vilaĝetoj.
Cetere, publikigi ĉiujn enketojn postulas pli da tempo, tempo kiun mi uzas pli bone por la tradukado de libro.
Kaj pri personaj ŝatoj: mi voĉdonos por Juan Manuel Santos, neniam por Mockus.

5/17/2010 11:38:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361