2006-01-01

Unua de januaro: solecaj stratoj de Medellín

Tago: unua de januaro de 2006, mi eliris posttagmeze kun mia edzino, dum tri horoj, por piediri, serĉi restoracion por tagmanĝi, kaj ebele iomete kapti kelkajn fotojn. Ni trovis ke la stratoj de mia urbo, Medellín, estas tre solecaj hodiaŭ: kelkaj homoj eliris por ferii ekster la urbo, sed la plimulto festis hieraŭ nokte la alvenon de la nova jaro, tre ofte kun drinkado, foje kun dancado, kaj do, ili dormas aŭ ripozas hodiaŭ preskaŭ la tutan tagon. Krome, hodiaŭ ankaŭ estas dimanĉo!, kio helpas al la urba strata soleco:

magazena parkadejo malplena

↑ Grandmagazeno EXITO estas fermita, jen la malplena parkadejo de unu el ĝiaj vendejoj.
 
↓ Turo kun la nomplato de la grandmagazeno.

nomplata turo
 
birdoj en elektraj kabloj

↑ La urbaj birdetoj estas agemaj kiel kutime, feliĉe ili ne ferias ekster la urbo nek festis la alvenon de la nova jaro hieraŭ nokte ĝis malfrue.
 

hundo en automobilfenestro

↑ Ankaŭ malmultaj restoracioj funkciis hodiaŭ, unua de januaro. Fine ni trovis kie tagmanĝi!. En la perkadejo de la restoracio kie ni tagmanĝis, alia kliento lasis sian hundeton en la automobilo dum li tagmanĝis.

Etiquetas: , ,

2 Komentoj:

Blogger Eriketo diris ...

Estis interese vidi fotojn de via urbo. Ankaux en mia urbo la stratoj estis kvietaj je la 1-a de januaro - pro la sama kialo. Felicxan novan jaron al vi!

1/03/2006 09:43:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon pro via komentario, kara Eriketo. Mi esperas afiŝi pliajn fotojn kiuj montros vere pliajn aspektojn de mia urbo.

1/04/2006 12:49:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361