2008-04-07

Kial etiko ĵurnalisma kontraŭas aliprofesiajn?

Mi havas demandon por kiu mi ŝatus ricevi respondon el la legantoj: Foje mi aŭdas debatojn kie jurnalisto, de presa, radiofonia aŭ televida infromilo, defendas sian rajton por ne riveli sian informofonton. Tamen, mi trovas ke tiu konduto etika, estas tute kontraŭa al la norma konduto etika en ĉiuj aliaj fakoj aŭ profesioj, ekzemple akademiaj, en kiuj la korekta —kaj eĉ deviga— praktiko estas riveli la informofontojn (ekzemple per bibliografio) por ke la asertanto de io ajn ĝuu kredeblecon. Do, mia demando estas: Kial la ĵurnalistoj agas kontraŭe? Aŭ kial ĵurnalismo havas verŝajne etikon kontraŭan al tiu de la ceteraj profesioj? (Mi komprenas ke —ekzemple— detektivo, pro sekurecaj kialoj kaj por ke sia esploro ne abortu, ne devas riveli siajn fontojn dum la unuaj etapoj de esploro, sed poste ĉio devas havi klarajn pruvojn, kun diskonigo pri informofontoj, cele ke tio kion li diras estu kredebla. Sed ĵurnalisto ne estas detektivo, kaj, krome, ĵurnalisto verŝajne rifuzas riveli sian informofonton por ĉiam).

Etiquetas: ,

5 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Mi ekverkis komenton, sed ĝi iĝis tro longa, do mi anstataŭe publikigas ĝin en mia blogo.

4/08/2008 02:28:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Bonega temo; mi plurfoje mem blogis pri ĝi. Mi legis la bonan respondon de Kalle en lia blogo. La sola vera bremso estas la reputacio de la ĵurnalisto resp. eldonaĵo (tial mi oponas la anonimecon de la vikiaĵoj).

Kompreneble, tiu bremso funkcias nur, kiam misfaro publike konatiĝas; sed misfaro de ĵurnalisto ankaŭ estas fuelo por aliaj ĵurnalistoj, do sekretoj, oni rajtas fidi, ne longe daŭras en libera socio.

Neniu socia aranĝo estas perfekta. La avantaĝoj de libera gazetaro superatutas la problemojn.

Ken

4/08/2008 08:59:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Grandan dankon meritas S-ro Kalle Kniivilä pro lia tuja kaj tre klariga respondo verkita en sia blogo. Mi pensas ke la klarigon ja indas fari, ĉar eble aliuloj kiel mi —kiuj ne sufiĉe analizis la implicaĵojn de la afero— ne sciis tion, kio se oni sufiĉe analizas, tre facile fariĝas tute komprenebla aŭ "evidenta", kiel diris S-ro Kalle Kniivilä.

4/08/2008 10:42:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Ankaŭ mi skribis en la blogo de Kalle, pardonu :-)

Iam mi legis ke ne temas pri specifaĵo de la ĵurnalistoj: ankaŭ la pastroj devas konservi la sekreton de konfeso. Mi esperas ke neniu el la du kolektivoj sentos sin ofenditaj pro la komparo :-)

4/08/2008 11:28:00 a. m.  
Blogger MCG diris ...

Se la rivelado de la fontoj endanĝerigas la vivon/sanon/ktp de la personoj kiuj servis kiel fontoj, la ĵurnalistoj havas ne nur la rajton, sed la devon ne riveli ilin.

4/11/2008 05:46:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361