2005-12-23

Kun Esperanto en la tornistro

ISBN 849743112XHieraŭ okazis por mi bona surprizo: Mi ricevis libron sendita, el Bogoto per poŝtlivera servo, far mia amiko Luis Jorge SANTOS MORALES, eble la plej elstara kolombia Esperantisto, aŭtoro de pluraj lernolibroj pri nia kara lingvo, kaj ankaŭ pri la angla lingvo. La libro -en la hispana (kastilia) lingvo- estas Con el Esperanto en la mochila, La vuelta al mundo en 79 días, ISBN 849743112X, ["Kun Esperanto en la tornistro, rondvojaĝo tra la mondo en 79 tagoj"].
La libro, originale skribita en la kataluna lingvo kun la titolo Amb l´Esperanto a la motxilla far Manel VINYALS ALLEPUZ kaj Joaquim MARCOVAL, estas kolekto de vojaĝkronikoj pri rondiro tra la mondo, helpe de Esperanto, kiun la aŭtoroj faris dum 79 tagoj, inter aŭgusto kaj novembro de la jaro 2002, elirante el Londono, vajaĝante orienten plimalpli en direkto de latituda cirklo, kaj alvenante, al ... Londono. Estas interesa, amuza legado kiun mi tuj komencos.
Pri la libro en retpaĝo de la eldonejo:
Con el Esperanto en la mochila.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Estus bone se ni cxiuj priskribu pri niaj vojagxoj helpe de E-o. Tio estus bonega propagandilo por nia Lingvo. Dankon pro viaj interesaj blogajxoj.

12/26/2005 09:13:00 a. m.  
Blogger Lito diris ...

Tre interesa verko... menciita plur foje de http://gxangalo.com/hispana/
http://gxangalo.com/hispana/modules/sections/index.php?op=viewarticle&artid=137

Havu felichan novan jaron.
RoSardek-
el Bonaera Redakcio-Argentino

12/29/2005 08:55:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361