2007-01-24

Alpremante Dion al angulo

Semajnon antaŭe mi kaj miaj samlandanoj estis atentaj al novaĵoj pri la malfacila kirurgio, farita en Bogoto, al du infaninetoj naskitaj kiel siamaj ĝemeloj ligitaj per siaj kranioj. Bedaŭrinde, post 13-hora operacio, ambaŭ infaninoj mortis, unu post alia.

Post la morto de la dua infanino, mi aŭdis per radio intervjuon kun kuracisto kiu partoprenis en la operacio, kaj fine li diris ke por konservi la vivojn de la beboj, kuracistoj faris ĉion eblan laŭ siaj scienco kaj rimedoj, sed ke la cetero estis en la manoj de Dio.

Kiam mi aŭdis la malĝojigan novaĵon pri la mortoj kaj la lastajn vortojn de la kuracisto, mi ne povis eviti pensi pri io kion mi legis en la 1970aj jaroj, en libro kiun mi multe ŝatis: La hispanlingva eldonaĵo de "La Cybernétique et l'humain" far Aurel DAVID (École Pratique des Hautes Études de Sorbono). En tiu verko la aŭtoro, pritraktas la manieron kiel la scienco kaj la tekniko daŭre etigas tiun parton "A" de nia koncepto pri "homo" kiun multegaj el ni -kiel pensite far Rene Descartes- konsideris "ne materia", dum grandigas tiun parton "M" kiun ni devas konsideri "materia".

etigo de nemateria homo

Mi tuj trovis similecon kun tio priskribita far Aurel DAVID: laŭ tio kion la kuracisto diris, multaj homoj konsideras ke la homo regas kelkajn aferojn, kaj ke tio kio estas fore de la homa regado estas faro de Dio. Tia konceptado sanĝiĝis neniom ekde la pratempo de la homaro. Mi vidas ke scienco kaj tekniko povas regi kaj kontroli ĉiam pli kaj pli da fenomenoj, kaj do ni lasas por "regado far Dio" ciam malpli kaj malpli da aferoj. Ĉu Dio fariĝos plia senlaborulo?.

etigo de regado far Dio

Etiquetas: , , ,

2 Komentoj:

Blogger Rick Miller diris ...

Vi tute forgesis tio, kion regas Tor'!

Se vi ne kredas ke la vikinga dio Tor' ekzistas (multe malpli ke li regas), kial vi kredus ke iu alia fikcia dio regus ion ajn?

1/29/2007 01:49:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Mizerismo! Tio ke kuracisto ne sukcecis tute ne signifas, ke ia tie Dio ne permesis. Cirkonstacoj estadas diversaj.

3/08/2014 01:13:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361