2005-11-27

Unua jaro de mia blogado

Mi ne blogas antaŭ relative multaj tagoj ĉar mi estis iom okupita per kelkaj jarfinaj laboraĵoj, kaj ankaŭ ĉar okazis la morto de mia bopatrino la pasintan dimanĉon 20an; ŝi loĝis en nia hejmo dum la lastaj naŭ jaroj, do vi komprenos ke tio estis malbona okazaĵo por ni, kaj precipe por mia edzino. Mi esperas ke tia daŭro de mia silento estis sufica por ke la amiko Maliculo kaj tiuj "multaj esperantistoj" kiujn li menciis kaj kiuj "estas nur komencantoj" kaj serĉas ion mallongan por legi, havis sufiĉan tempon por mensdigesti mian lastan "tro longan" skribitan penson.

Kiel rapide pasas la tempo!. La 28a de novembro, estas la unua naskodatreveno de tiu ĉi blogo, kiun mi komencis per tro simpla mesago: Unua Saluto, en la sama dato de la jaro 2004. La blogado estas por mi interesa agado, kaj mi klopodos daŭrigadi ĝin.
Dum ĉi tiu jaro ni ĉiuj povis rimarki ankaŭ la daŭran kreskadon de la nombro de blogoj skribitaj en La Internacia Lingvo. Mi ne hezitas rekomendi al ĉiuj legantoj komencu viajn proprajn blogadojn en Esperanto, tio utilas kiel persona esprimrimedo, kiel komunikilo, kiel diskonigilo pri nia kara lingvo, kaj eĉ kiel simpla maniero praktiki kaj perfektigi nian lingvan kapablon, almenaŭ en skriba formo.

Etiquetas: , ,

2005-11-17

Biografiojn de kelkaj homoj mi ŝatas legi

Kompreneble, kun mia interesiĝo pri la historia disvolvo de filozofio, scienco kaj tekniko, iras paralele mia interesiĝo pri la vivo de kelkaj homoj. En mia retejo, mi havas galerion kun la hispanlingva nomo: Intelectos Predilectos (preferataj intelektoj), "omaĝe" al homoj kiujn mi admiras pro iliaj intelektaj laboroj. Nuntempe tiu listo enhavas jenajn famulojn: G. Cantor, R. Descartes, A. Einstein, L. L. Zamenhof, M. Plank, Ĉ. Darwin, K. Gödel, L. Da Vinci, G. W. Leibniz kaj J. C. Maxwell. Jen, nun mi listigas biografiajn librojn kiujn mi legis aŭ legas aŭ deziras legi. Eble kelkaj el ili ankaŭ interesos legantojn de mia blogo.

Legita en La Internacia Lingvo, nur "Vivo de Zamenhof" far Edmond Privat. Ekzistas versio elŝutebla el e-librejo (se ĝi denove funkcias).

Legitaj en hispana lingvo: "Descartes, El filósofo de la Luz" (Kartezio, la filozofo de la lumo) far Richard Watson [ISBN 8466611495]; "Cartier-Bresson , El Ojo del Siglo" (Cartier-Bresson, la Okulo de la Jarcento) far Pierre Assouline [ISBN 848109403X] - tiu estas "esceptaĵo" ĉar li ne estis sciencisto sed fotisto; "Albert Einstein" far David de Frutos kaj Cármen Albadalejo [ISBN 8496249751]; "Los Filósofos" (La Filozofoj) kompilita far Ted Honderich el pluraj aŭtoroj [ISBN 8430934839] kiu estas resumoj pri la vivoj kaj verkoj de 28 gravaj filozofoj de la okcidenta civilizacio -de Aristotelo ĝis J-P. Sartre; "Turing" far Andrew Hodges [ISBN 9580445796] libro badaŭrinde tre eta kaj do mi volas legi pli ampleksan biografion, eble "Alan Turing: The Enigma" far la sama aŭtoro; "Carl Friederich Gauss" far Karin Reich [ISBN 3787900993] ankaŭ eta libro, do mi havas alian pri Gauss en mia dezirlisto ĉe Amazon.com; "El Hombre que sólo amaba los números" (La viro kiu amis nur la nombrojn) far Paul Hoffman [ISBN 8475778313] pri la "freneza" matematikisto Paul Erdös.
Krom tiuj libroj, la revuo "Investigación y Ciencia" [ISSN 11355662], hispanlingva versio de la usona "Scientific American" publikigis en 1995, kiel unua numero de sia speciala serio "Temas" (Temoj) la temon "Grandaj Matematikistoj", kun artikoloj pri la vivoj kaj verkoj de 14 elstaraj matematikistoj, do ankaŭ bona legaĵo por mi.
En la jaro 1999 en la Medellina sidejo de la kolombia Nacia Universitato okazis prelegserio pri la vivoj kaj verkoj de 25 grandaj matematikistoj, prelegojn kiujn mi senmanke ĉeestis.

Legitaj en angla lingvo: "Einstein: The Life and Times, An illustrated biography" (Einstein, La Vivo kaj Tempo) far Ronald W. Clark [ISBN 0810908751] kaj "Ex-Prodigy: My Childhood and Youth" (Eks-mirinfano: Miaj infanaĝo kaj junaĝo) membiografio far Norbert Wiener [ISBN 0262730081].

Ankoraŭ en la vico de "legotaj" mi posedas: Elŝutita el la reto el adreso kiun mi ne memoras: "Paul Dirac: Building bridges of the mind" far Laurie M. Brown. Elŝutita el e-librejo: "Zamenhof" far Ernest Drezen. Kaj pluraj elŝutitaj el la usona Presejo de Naciaj Akademioj: "Stephen Hawking: A Life in Science" (Stephen Hawking: Vivo en la scienco) far Michael White kaj John Gribbin [ISBN 0309084105]; "Degrees Kelvin: A tale of genius, invention and tradegy" (Gradoj Kelvinaj: Rakonto pri genio, inventado kaj tragedio) far David Lindley [ISBN 0309090733]; "Einstein's unfinished symphony" (Nefinita simfonio de Einstein) far Marcia Bartusiak [ISBN 0309069874] kiu temas pli pri lia scienco -gravito, relativeco, ktp.- ol pri lia vivo; "Einstein Defiant: Genius versus genius in the quantum revolution" (Einstein Spita: Genio kontraŭ genio en la kvantuma revolucio) far edmund Bair Bolles [ISBN 0309089980] precipe pri la malsamaj sintenoj de Einstein kaj Bohr rilate kvantuman teorion.
Kvazaŭ se tio ne sufiĉus, en mia dezirlisto ĉe Amazon.com estas jenaj biografiaj libroj: "The End of the Certain World: The Life and Science of Max Born" far N. Thorndike Greenspan [ISBN: 0738206938]; "The Man Who Changed Everything: The Life of James Clerk Maxwell" far B. Mahon [ISBN: 047086088X]; "Dark Hero Of The Information Age: In Search of Norbert Wiener The Father of Cybernetics" far F. Conway kaj J. Siegelman [ISBN: 0738203688]; "Carl Friedrich Gauss: Titan of Science" far G. Waldo Dunnington [ISBN: 088385547X]; "The Man Who Knew Infinity: A Life of the Genius Ramanujan" far R. Kanigel [ISBN: 0671750615]; "Georg Cantor" far Joseph Warren Dauben [ISBN: 0691024472]; kaj "Models of My Life", membiografio far Herbert A. Simon [ISBN: 026269185X].

Etiquetas: ,

2005-11-14

Lunda humuro por la 14a de novembro

Hodiaŭ estas festotago en Kolombio. Do, mi metas iom da humuro ĉi tie:

© Karikaturo far Luis Guillermo RESTREPO RIVAS

Etiquetas:

2005-11-07

Sepa de novembro: naskitaj du fizikistinoj

Hodiaŭ, 7a de novembro, estas datreveno de la nasko de du sciencistinoj elstaraj en fiziko: Marya SKŁODOWSKA, pli konata per ŝia franclingva nomo kaj la familinomo el ŝia edzo: Marie CURIE, kiu naskiĝis en Varsovio, Pollando, en 1867, kaj Lise MEITNER, kiu naskiĝis en Vieno, Aŭstrio, en 1878.

← Marie Curie | Lise Meitner →

Marie Curie ricevis du Nobel-premiojn: pri fiziko en 1903 (kune kun sia edzo Pierre CURIE, kaj kun Henry BECQUEREL) pro pionireca esplorado pri radioaktiveco, kaj la premion pri kemio en 1911 pro la eltrovo de la elementoj radiumo [atomnumero 88] kaj polonio [atomnumero 84]. La nomo "radioaktiveco" estis inventita far ŝi, kaj pri tiu fenomeno ŝi publikigis libron en 1910.
Lise Meitner estis unu el la unuaj homoj esplorantaj la fision de atomnukleoj. Ĝenerale oni konsideras nejustan la fakton ke la Nobel-premia Komitato ne donis ankaŭ al ŝi la premion donita al ŝia kunlaboranto Otto HAHN. Simile al Marie Curie, sed pli serioze, Lise Meitner devis elteni kontraŭvirinan diskriminacion, ekzemple: dum siaj unuaj jaroj de esplorado ŝi eĉ devis labori en malnova metiejo ĉar oni malpermesis al ŝi eniri laboratoriojn kie viroj laboris. Ankaŭ, pro sia judeco, ŝi devis fuĝi el Germanio al Svedio, en 1938, pro la nazia persekutado.
Sinjorino Curie mortis pro leŭkemio en sanatorio ĉe la francaj Alpoj, la 4an de julio de 1934, kaj sinjorino Meitner mortis en Kembriĝo [Cambridge], Britio, la 27an de oktobro de 1968.
Ambaŭ fizikistinoj rimarkinde sukcesis elstari en tempo kiam la proseksa diskriminacio estis eĉ pli forta ol nuntempe.
En Vikipedio vi povas legi plu pri Marie Curie kaj pri Lise Meitner.

Etiquetas: , , ,

2005-11-05

Fiziko por solvi problemon en kuirejo

Hieraŭ vendrede, vespere, mi estis ĉe la komputilo pensante ĉu blogi, kaj pri kio blogi, kaj subite mia edzino alvenis kaj diris ke ŝi havas problemon en la kuirejo: ŝi uzis vitran kaserolon (montrita supre en la ĉi-flanka bildaro) por varimigi akvon por kafo, kaj poste ŝi restigis la kaserolon kun ĝia fundo supren, kaj lasis ĝian ŝtopilon, ankaŭ el vitro, sur ĝi. Post momento ŝi rimarkis ke la ŝtopilo firme gluiĝis al la fundo de la kaserolo, la fundo eniris iomete en la ŝtopilon, kiel mi montras en la dua bido. Rimarkinde, la gluiĝo de la du vitraj partoj estis fortega, ŝi kaj nia hejma servistino klopodis disigi la ŝtopilon el la kaserolo tute sensukcese, kaj do, mia edzino vokis min por ke mi ekspliku kial tia gluiĝo okazis, kaj precipe por demandi ĉu mi kapablas solvi la problemon.
Do, mi lasis la komputilon kaj iris al la kuirejo. Klopodis ankaŭ mi per nur forto disigi la partojn, sed tute sensukcese; ili estis tre perfekte gluitaj. Mia edzino kaj la servistino imagis ke iel per varma akvo oni povos varmigi la kaserolon kaj disigi ilin. Ili varmigis iom da akvo kaj banis per ĝi la randon kie la du partoj ŝajnis gluitaj. Tio ankaŭ ne helpis, nia forto ne sufiĉis ankoraŭ por disigi la partojn.
Mi pensis ke se mi povus samtempe iomete malgrandigi la kaserolan fundon, kaj iomete grandigi la ŝtopilon, eble la du partoj disiĝos, aŭ almenaŭ iomete febliĝos la gluiĝo. Do mi elpensis procedon, kiel mi ilustras per la tria bildo: samtempe malvarmigi la kaserolan fundon per akvo kun glaciaĵoj, por ĝin maldilati, kaj varmigi la ŝtopilon per bolanta akvo, por ĝin dilati. Dum mi metis glaciaĵojn kun iom da akvo en la kaserolon, la servistino varmigis akvon en metala poto sufiĉe granda por meti la kaserolan fundon kun la gluiĝinta ŝtopilo.
Mi ne ŝatas ke oni uzu vitrajn kaserolojn kaj potojn en la kuirejo ĉar ili havas etan varmo-konduktivon, multe da energio perdiĝas, tamen, por la elpensita solvo-procedo, tio eble utilis, ĉar la varmo celita por la ŝtopilo nur tro malrapide atingis la kaserolon kaj kontraŭis ĝian malvarmon kaj malgrandiĝon.
Feliĉe la metodo funkciis. La du partoj ne disiĝis senhelpe (la temperatura diferenco ne estis sufiĉe granda), sed jam mia forto sufiĉis por facile disigi ilin.

Etiquetas: , ,

2005-11-02

Diferenco inter instruado kaj aliaj servoj

Mi montros diferencon inter instruado kaj aliaj servoj, per du paralelaj samstrukturaj rakontoj kie mi nur anstataŭis alian servon, ĉi-foje farbadon de domo per universitata instruado:

Petro kaj sia patro Johano decidis ke estas bone havi novan farbadon en la domo de Petro. Petro kaj Johano iris al kompanio de domfarbado kaj kontraktis la farbadon de la domo, akordante la daŭron de la farbado kaj la koston de tiu laboro. Johano pagis la tutan farbadon. La tagon akorditan, iris la farbistoj al la domo kaj komencis la farbadon. Dum la tempo de farbado, kelkfoje Petro dicidis ke kelkajn ĉambrojn la laboristoj ne farbu aŭ estu nur parte farbitaj. Kiam finiĝis la difinita daŭro de farbado kaj la farbistoj jam ne plu iros al la domo, la domo estis farbita nur duone. La kompanio de domfarbado restis feliĉa pro plenumi sian laboron. Petro kaj Johano aspektis ankaŭ feliĉaj.

Petro kaj sia patro Johano decidis ke estas bone havi universitatan instruadon por Petro. Petro kaj Johano iris al universitato kaj kontraktis la universitatan instruadon, akordante la daŭron de la instruado kaj la koston de tiu studado. Johano pagis la tutan instruadon. La tagon akorditan, iris johano al la uiversitato kaj komencis la studadon. Dum la tempo de studado, kelkfoje Petro dicidis ke kelkajn klasojn li ne ĉeestu aŭ estu nur parte atentitajn. Kiam finiĝis la difinita daŭro de instruado kaj la studentoj jam ne plu iros al la universitato, Petro estis lerninta nur duone. La universitato restis feliĉa pro plenumi sian laboron. Petro kaj Johano aspektis ankaŭ feliĉaj.

La diferenco montriĝas per la malofteco de la rakonto montrata maldekstre kaj la ofteco de tiu montrata dekstre.

6.2914-75.5361