2006-12-08

Seymour Papert vundita

Seymour PapertMi ĵus legis bedaŭrindan novaĵon: Profesoro Seymour Papert (Seymour Aubrey Papert) estis serioze vundita far motorciklo en Vjetnamio. Mi konas pri li ĉar li estas pioniro de Artefarita Inteligenteco en Masaĉuseca Instituto de Teknologio, disĉiplo de Jean Piaget kaj kunulo de Marvin Minsky. Mi legis du librojn liajn pri la korekta utiligado de komputiloj en la lernado de la infanoj, ne por ke la komputiloj "programu la infanojn", sed por ke la infanoj lernu -programante komputilon- interesajn kaj utilajn konceptojn pri problemsolvado, konduto de sistemoj, matematiko kaj logiko. Li ankaŭ estis kreinto de la programlingvo LOGO, kaj nuntempe konsilisto pri la projekto de "portebla komputilo por ĉiu infano", kune kun Nicholas Negroponte kaj aliaj, kio klopodas popularigi etkostajn koputilojn por infanoj en landoj malpli disvolviĝintaj.

Aktualigo afiŝita la 13an de Decembro de 2006: Ekde la akcidento, kiu okazis la Mardon 5an de Decembro, kiam Papert piediris kun professoro Uri Wilensky al Hanoja Politeknika Universitato, li restas en komato, kaj jam oni faris al li du cerbajn kirurgiojn, en la Franca Hospitalo de Hanojo

Aktualigo afiŝita la 16an de Decembro de 2006: Profesoro Seymour Papert estis revenigita aviadile el Hanojo (Vjetnamio) al sia loĝurbo, Boston (Usono), kune kun familianoj, neŭrologiisto kaj flegistino (informofonto: International Herald Tribune)

Aktualigo afiŝita la 24an de Januaro de 2007: Profesoro Seymour Papert jam ekde la 14a de Decembro malfermis la okulojn kaj rekonis familianojn (laŭ la anglalingva Vikipedio), kaj Vjetnamaj ĵurnaloj informis hodiaŭ ke li estis portita hejmen el la hospitalo, kaj li restos kun enhejma prizorgado. Ankaŭ li jam kapablas denove paroli
(laŭ: http://www.thanhniennews.com kaj http://english.vietnamnet.vn)

Etiquetas:

1 Komentoj:

Blogger jilcov diris ...

Mi konas pri li ĉar li estas pioniro de Artefarita Inteligenteco en Masaĉuseca Instituto de Teknologio, disĉiplo de Jean Piaget kaj kunulo de Marvin Minsky

7/20/2008 05:30:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361