2014-09-02

Plu pri la 20a Kolombia Kongreso de Esperanto

La pasintan sabaton 30an de aŭgusto ni havis novan kunsidon kiel tiu de la 16a de aŭgusto raportita en mia antaŭa blogaĵo.
Ni havis partoprenon de membro de la loka organizanta grupo. En tiu ĉi kunsido estis proponita kiel ĉeftemo de la kongreso:
Esperanto kaj ŝatokupoj: Avantaĝoj kaj aplikoj.
Feliĉe, jam ekzistas la retpaĝaro de la kongreso:
En tiu retejo vi trovos manieron por enskribiĝi aŭ aliĝi al la kongreso ... kvankam nun mi trovis ĝin nur en la hispana lingvo :(
Nia venonta simila kunsido okazos la 13an de septembro.

Etiquetas: , , ,

2014-08-17

20-a Kolombia Kongreso de Esperanto en 2014

La 20a Kolombia Kongreso de Esperanto okazos en la urbo Medeĝino inter la 1a kaj la 3a de Novembro de 2014. La ĉefa kongresejo estos la Universitato de Antjokio, kvankam programeroj en aliaj ejoj ankaŭ estas planataj. En la universitato la organizanta Loka Kongresa Komitato (LKK) atingis apogon de la Fakultato pri Ekonomiko, kiu disponigos aŭditorion kaj aliajn rimedojn.
Hieraŭ, sabato 16a de Aŭgusto, okazis sukcesa kunsido de du membroj de la LKK (komitato konsistanta el entuziasmaj universitataj junuloj) kun aliaj sep pli malnovaj esperantistoj. La celo de la kunsido estis interŝanĝi ideojn pri la planado de la kongreso kaj la disvolvo de ĝia organizado, kaj esplori kiamaniere la pli malnovaj esperantistoj povas helpi en tiuj taskoj kaj dum la kongreso.
La oficiala kaj kompleta retpaĝo pri la kongreso, kie la ĉeestontoj povos kaj devos aliĝi, estos baldaŭ disponebla en la reto. Dum la nuntempo, vi povas vidi kelkajn priajn informojn en: Fejsbuka paĝo.

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361