2010-09-03

Preta la tradukaĵo

Feliĉe, post sep monatoj da laboro (kvankam ne kun plentempa dediciĝo), la libro "Ŝakon al la teroro", mia esperanta versio de "Jaque al terror" far Juan Manuel Santos, JAM ESTAS TUTE PRETA en formo PDF (13.7 MB).
Mi ĵus skribis al la Eldonejo "Planeta" de Kolombio, por certiĝi ĉu ĝi rajtigas min pri la tradukado kaj permesas min publikigi la libron libere/senpage en Interreto. Se la respondo estus nea, mi devus —kun bedaŭro— forigi la tradukaĵon el la reto
http://luisguillermo.com/shakon.

Nuntempigo de 2010.09.04.10:53: Krom la menciita mesaĝo al la Eldonejo, mi ĵus sendis mesaĝon al la kolombia Prezidento Juan Manuel Santos, por ke li, kiel verkisto de la libro, aprobu la publikan disponigon de la esperantlingva libro en la reto. Nun mi atendas respondojn de la Eldonejo kaj de la Prezidento.

Etiquetas: , ,

3 Komentoj:

Anonymous Ken Miner diris ...

Mi gratulas vin pro via laboremo! Mi mem preferus tondi gazonon per razilo ol traduki tutan libron -- simple mankas al mi pacienco.

9/03/2010 07:47:00 p. m.  
Blogger Jenko diris ...

Gratulon kaj dankon por via bona laboro! Esperon ankaŭ al la kompreno kaj grandanimo de la eldonejo.

9/03/2010 11:28:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Gratulon pro la diligenta laborego!

Kompreneble mi ankoraŭ ne legis vian tradukon (ankaŭ ne la originalon), sed foliuminte la rezulton, mi konstatas ke ĝi estis kare kaj elkore kompostita.

Mi preferus formaton laŭ EPUB aŭ eĉ FB2 por librolegiloj, sed la PDF-igo estas sufiĉe taŭga por ĝi, mi esperas.

9/04/2010 08:36:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361