2010-06-21

La estonta kolombia prezidento, politike

La venontan 7-an de aŭgusto, Juan Manuel Santos ekoficos kiel nova prezidento de Kolombio. La ĉi-suba artikolo, kiu pritraktas lin, precipe el la vidpunkto de lia politika sinteno, estas plejparte tradukita kaj iom mallongigita versio el artikolo publikigita en la kolombia revuo Semana, plus iomete da informo prenita el aliaj fontoj.

Juan Manuel Santos CalderónLa strategio de la kampanjo de Juan Manuel Santos por la dua voĉdonado, post lia grandega venko en la unua, obeis laŭlitere la rekomendojn de la "lernolibro" pri voĉdonado por ĉi tiuj okazoj: Post la unua voĉdonado kiam oni elektas "per la koro", en la fina rondo oni elektas "per la cerbo". La kandidato lanĉas kunvokantan mesaĝon cele allogi tiujn voĉdonintojn kiuj elektis aliajn kandidatojn jam eliminitajn. La unua voĉdonado dividas, la dua ebligas konverĝon.

Tion komprenas Santos, kaj tial li kunvokis al "nacia unueco" kiel spino de sia parolado tuj post sia triumfo en la unua voĉdonado. La aliĝoj al li inter la unua kaj la dua voĉdonadoj estis multaj. Juan Manuel Santos estas antaŭ ĉio pragmata. Li scipovas repacigi kiam decas repacigi, sed ankaŭ scipovas batali kiam li juĝas ke decas batali.

Malkiel la politikaj idealistoj, li ne faras paroladojn pastrecajn, sed serĉas praktikajn solvojn. Por li, Politiko estas la arto de la eblaĵo. Kaj por taksi tion kio eblas, li estas mastro. Pli ol defendanto de doktrinprincipoj, li estas konstruanto de metodoj por atingi rezultojn. La sekvantojn de la realpolitik, kiel Santos, oni aŭ kritikas aŭ laŭdas pro ilia kapablo atingi celojn sen troa konsidero pri la kostoj. Kelkaj atakoj far la alia kandidato, Mockus, kontraŭ Santos celis tian trajton, trajto kiun lia sekvantaro konsideras pli virton ol misfaro. Dum ĉi tiu kampanjo la kontraŭulo de Santos misprezentis kiel etika difekto lian lertaĵon de politika intertraktanto.

Pragmataj politikistoj ne estas alte taksataj pro kohereco sed pro la kapablo adaptiĝi al cirkonstancoj. Tial la politika kariero de Juan Manuel Santos ne estas ekzemplo de ideologia kohereco. En la pasinteco li ŝanĝis sian sintenon kiam, laŭ sia opinio, la cirkonstancoj tion konsilis. Ekzemple: kiam en 1997 la lando estis konvinkita ke paco dependis de politika intertraktado kun la FARK, li kunmetis iniciaton por meti finon al la konflikto, iniciato fine malsukcesa. Tamen en la lastpasintaj jaroj, jam kiel Ministro pri Defendado, li iĝis simbolo de malcedema politiko kontraŭ la FARK kaj kontraŭ Hugo Chávez.

Estas karakterize de pragmataj politikistoj fari riskajn moviĝojn. Dum sia kampanjo, Juan Manuel Santos diris ke "nur idiotoj ne reĝustiĝas", kaj al siaj kunlaborantoj li diras ke "nur la riveroj ne povas reveni". Fidela al sia liberal-partia origino, li okupiĝis serioze pri la plifirmigo de tiu komunumo ĉe la finiĝo de la 1990-aj jaroj; li ne apogis la unuan porprezidentan kandidatecon de Álvaro Uribe en 2002, ĉar ĝi naskiĝis ekster la liberala oficialeco. Tamen, kvar jarojn poste li eniris en la uribeismo per la Partio de la U (Socia Partio de Nacia Unueco), nova forto kiun Santos baldaŭ kunordigis por ricevi tiujn liberalulojn kiuj apogis la reelekton de Uribe. Li poste eniris la Kabineton kiel Ministro pri Defendado. Poste, kiam la jura instanco malpermesis trian periodon por Uribe, Santos kandidatiĝis kiel naciprezidonto daŭrigonta la prestiĝajn sukcesojn de la nuna registaro.

Ideologie, Santos inkluzivis ideojn de internaciaj gvidantoj: li iniciatis la fondaĵon "Bona Ŝtatregado" kun ideoj de Bill Clinton kaj Al Gore. El Tony Blair li inkluzivas la koncepton de "Tria Vojo" kiu provas solvi la dilemon inter ŝtato (multfoje neefika) kaj merkato (foje senbrida kapitalismo), kun praktika emfazo pri kiamaniere atingi rezultojn favorajn por ordinaraj civitanoj.

La svingiĝadoj de Santos estas aŭdacaj. Kiam li serĉis la pacon perdialoge, li interparolis kun gravaj gerilanoj kaj sukcesis akiri subtenon el Felipe González kaj Gabriel García Márquez. Kiam li agis kontraŭ la FARK kiel Ministro, oni bombis la kapulon alinomitan Raúl Reyes, kaj faris la Operacon Ŝakon.

Li estis kadeto en la Ŝipa Lernejo de Kartageno (Kolombio), studis Ekonomikon kaj Entreprenan Administradon, kaj faris postdiplomitajn studojn en la Londona Altlernejo de Ekonomiko, la Universitato Harvard, kaj la Altlernejo Fletcher de Leĝoj kaj Diplomatio. Li estis ĉefo de la kolombia delegitaro en la Internacia Kafa Organizaĵo, en Londono. Li estis skribisto kaj subdirektoro de la ĵurnalo El Tiempo. Li estis tri fojojn Ministro kun gravaj taskoj: pri Ekstera Komerco dum la, tiame ĵuskomencita, komerca malfermo sub la regado de César Gaviria; pri Trezoro kaj Financoj dum internaciaj malfacilaĵoj sub la regado de Andrés Pastrana, kaj pri Nacia Defendado sub la regado de Álvaro Uribe, kie li responsis sukcese gvidante la politikon de Demokratia Sekureco.

En la konkuro kontraŭ Mockus, Santos havis siaflanke ĉiujn tradiciajn faktorojn de povo: La apogo far la plimulton de la parlamentanoj de ĉiuj partioj, escepte de tiuj malmultaj de la Verda Partio kaj de la Alternativa Demokratia Partio. Li inspiras konfidon ĉe la entreprenistoj, li komprenas la Armitajn Fortojn, li scias pri la amaskomunikiloj.

Santos ne estas malamema homo, kaj la esprimoj en siaj triumfaj paroladoj de la 30-a de majo kaj de la 20-a de junio pri "nerekono pri malamikoj aŭ en aŭ ekster Kolombio", estas vera en la senco ke li volontas ripari iun interrilaton kiu necesas por la serĉo de iu celo.

La pragmatismo de Santos estas eble lia plej granda diferenco kun ilia lasta majstro, Álvaro Uribe. La eksiĝonta prezidento estas viro de fortikaj konvinkiĝoj el kiuj li ne devias kaj pretas batali por defendi ilin. Tial li koliziis ekzemple kun la juĝistaro. Alia diferenco kun Uribe estas tio, ke Uribe ŝatas okupiĝi pri detaloj kiujn la ministroj devas estri. Santos elektas altnivelajn komisiitojn laŭ iliaj kapabloj kaj lasas ilin pli liberaj.

La alveno de Santos al la prezidenteco komenciĝos kun optimumaj kondiĉoj el la vidpunkto de povo: elekto per multnombra voĉdonado, larĝa plimulto en la Kongreso, kaj malforta kontraŭstaro. Li havas tiajn asojn kiajn dezirus aŭdaca ludanto aŭ granda administranto. Kaj Santos estas ambaŭ samtempe.

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361