2007-10-03

Legante pri la intuicio

Nun mi legas libron "Inteligencia Intuitiva" [ISBN 9587043650], kiu estas hispanlingva traduko el anglalingva libro "Blink", far Malcom Gladwell. Ĝi temas pri la korektaj juĝoj kiujn homoj povas fari fulmrapide, sen bezono de konscia analiza procezo. Por tia mirinda -kvankam ofta- kapablo, la homo kiu havas sufiĉan spertadon pri iu fako verŝajne senkonscie rimarkas kaj elektas la plej signifajn trajtojn el inter granda kvanto da trajtoj/datenoj en iu situacio. Mi rilatas la temon de la libro kun tio kion mi konas pri Artefarita Inteligenteco (AI): la komputilaj programoj de AI devas konsideri multajn faktorojn kaj fari multajn kalkulojn por agi "inteligente", dum la homo ne faras tion konscie. Versxajne spertulo jam lernis kaj senkonsciigis ("automatigis" en sian cerbon) tre efikan kaj rapidegan "komputadon" por elekti la signifajn trajton kaj decidi tuje kaj trafe.
La libro estas interesa kaj facila legaĵo kiu rakontas multajn ekzemplojn de tiu homa kapablo, sed ĝi ankaŭ avertas pri "intuicio" kiu povas esti erara, bazita sur sento ne rilata al la celo de la decido.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Pluraj lingvistoj venis al la konkludo, ke homoj simple parkerigas multegon, kvazaŭ liste, sen sistema komputado. T.e. la cerbo vere ne altetaksas rendimenton, simple havas grandegan memorkapablon, kaj la "nula hipotezo" validas.

Se jes, AI ja povos finfine simuladi la homan konduton, sed ne kondukos al plia kompreno pri la homo. Iom deprima konkludo ĉu ne.

Ken

10/04/2007 06:53:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361