2010-10-03

Paŝeto al tradukado de poezio far komputilo

Esploristoj Dmitriy Genzel, Jakob Uszkoreit kaj Franz Ochde de Google Research raportis laboron en la direkto al la malfacilega tasko de tradukado de poezio fare de komputilo.

Tia tradukado, same kiel la kreado de humuraĵoj far komputiloj estas interesaj taskoj el vidpunkto de Artefarita Intelekto, malfacilaj taskoj en kiuj ankoraŭ mankas multege da laboro.

Raporto anglalingva pri la esploro de la menciita triopo de Google estas en:

"Poetic" Statistical Machine Translation: Rhyme and Meter.

Etiquetas: , , , , ,

2 Komentoj:

Anonymous verdateo diris ...

Tre ofte tradukoj de simplegaj tekstoj pere de google translator similas al poezio :)

10/06/2010 04:49:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Ja, la aŭtomatigo de lingvo-tradukado estas malfacila tasko. Kvankam la statistikaj metodoj nun progresas rimarkinde (aŭ neatendite far esploristoj emantaj al aliaj ligvistikaj/logikaj metodoj), mi opinias ke ĝi alvenos al nevenkeblaj obstakloj dum oni ne ligas la tradukprogramojn al grandegaj bazoj de konitaĵoj, ĉar por fari bonan tradukon oni (homo) devas utiligi ekstertekstajn konitaĵojn (kulturajn, ktp.), kiujn statistikaj teknikoj -dependantaj nur de tekstaj korpusoj- ne posedas.

10/06/2010 11:55:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361