2010-09-23

La plej grava frapo kontraŭ la FARK

Inter hieraŭ kaj la hodiaŭa frumateno, per bombado farita de la kolombia Aera Forto, kaj post plurmonata laboro de informiĝado kaj spurado, estis senvivigita la milita ĉefo de la terorisma, murda, kaj narkotaĵkomerca grupo FARK, konita plej ofte per la nomoj "Mono Jojoy" (prononcita: "mOno ĥoĥOj") kaj "Jorge Briceño" (pron.: "ĥOrĥe brisEnjo"), kaj kies vera nomo estis Víctor Julio Suárez Rojas.

Facile oni povas konsideri tiun frapon kontraŭ la FARK kiel la plej grava, eĉ pli grava ol la senvivigo de la alinomita Raúl Reyes. La ĉefa diferenco estas ke Reyes okupiĝis pli pri la rilatoj de la terorisma grupo kaj pri aliaj, ankaŭ gravegaj administraj aferoj; li estis ia "politika cerbo" de la FARK, dum Jojoy okupiĝis pri la militaj aferoj, atencoj kaj aliaj teroragoj, kun sang-avida malhumaneco kaj malrespekto pri la homaj rajtoj: ostaĝigoj, utiligado de gasbotelegoj kiel bomboj, kruela reteno de ostaĝoj per katenoj en kaĝoj ĉirkaŭitaj per pikdratoj, en malhumanaj kondiĉoj de kunamasigo, k. s.

Krom Jojoy, kompreneble, pliaj gerilanoj falis en la bombado, eble aliaj gravuloj ankoraŭ ne identigitaj.
La operaco, nomita far la Armitaj Fortoj "Operaco Sodomo", estis "kunfarita operaco", kio signifas ke en ĝi agis membroj el diversaj fortoj: Nacia Polico, Mararmea Infanterio, Aera Forto, ktp.

La kolombiaj Militfortoj poste rivelis ke ili sukcesis enfiltriĝi en la gerilon kaj venigi al la celitulo botojn kun GPS-bazita signalsendilo, kio ebligis la utiligadon de "inteligentaj" bomboj trafe lanĉitaj elde aviadiloj Super Tucano. Tio ankaŭ estis ebla ĉar Jojoy suferis pro diabeto kaj liaj piedoj bezonis novajn botojn.
Post la bombado al lia bunkro, la soldatoj, alportitaj helikoptere, trovis 16 proteblajn komputilojn kaj 95 USB-poŝmemorilojn kaj 12 diskaparatojn, kio estos grandega kaj utila informofonto por postaj operacoj de la Armitaj Fortoj kontraŭ tiu krima grupo.

Kiel diris pri tio la prezidento Juan Manuel Santos, kiu nun troviĝas en Novjorko okaze de la 65a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj:
La simbolo de la teroro en Kolombio estis faligita.

Alia grava frapo kiu aldoniĝas al tiuj pritraktitaj en la libro de la nuna prezidento, Ŝakon al la teroro.

Jen videaĵo, rigarde el bombanta aviadilo:

Jen alia videaĵo (hispanlingva) pri la armiloj kaj aliaj rafinitaj teknikaĵoj utiligitaj:

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361